Papa trajno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Papa trajno (origine en la pola Pociąg Papieski) estas speciala trajno de serio 14WE (de produktanto Newag), kies celo estas rememorigi al homoj vivon de papo Johano Paŭlo la 2-a[1]. Tiu ĉi speciala trajno iĝis en jaro 2006 laŭ ideo de fervoja kapelano Ryszard Marciniak[2]. Tiu ĉi trajnkompleto havas kompare kun aliaj pecoj de la serio 14WE oran koloron, papan signon kaj latinan skribaĵon "Totus Tuus" (Tuta via - moto de Johano Paŭlo la 2-a). En la trajno estas ekranoj (kiuj servas pro projekciado de filmo pri Johano Paŭlo la 2-a)[3]. Maksimuma rapideco estas 110 km/h, kapacito estas 187 homoj, longeco estas 68 metroj kaj maso estas 137 t[4]. Komence la Papa trajno estis uzita je linio inter Wadowice (naskiĝloko de papo Johano Paŭlo la 2-a) kaj Krakovo[5], sed pro malgranda intereso de homoj uzi trajnon je tiu ĉi linio oni decidiĝis ŝanĝi linion kaj uzi ĝin de septembro 2008 je linio Krakovo - Bielsko-Biała - Žilina[6]. De jaro 2010 la trajno estas uzata ankaŭ je linio inter Krakovo kaj Zakopane[7].