Palaco de la markizoj de La Algaba
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Palaco de la markizoj de La Algaba (hispane Palacio de los Marqueses de La Algaba) estas historia palaco en Sevilo, Andaluzio, Hispanio. Ĝi estas unu de la plej gravaj ekzemploj de la privata mudeĥara arkitekturo de la urbo. Ĝi estas hejmo de la Centro de Mudeĥara arto de Sevilo.
Palaco de la markizoj de La Algaba | |||
---|---|---|---|
Palacio del Marqués de la Algaba | |||
palaco (1474 (Gregoria)–1520 (Gregoria)) public building (en) (2013–) | |||
Lando | Hispanio vd | ||
Situo | Sevilo | ||
Posedanto | Urbodomo de Sevilo vd | ||
Konstrustilo(j) | mudeĥara arkitekturo vd | ||
Estiĝo | 1474 | ||
Koordinatoj | 37° 23′ 58″ N, 5° 59′ 27″ U (mapo)37.39950601-5.990701551 | ||
| |||
Parto de | Seville old town vd | ||
Retpaĝo | https://www.juntadeandalucia.es/cultura/agendaandaluciatucultura/evento/visita-al-palacio-de-los-marqueses-de-la-algaba-centro-mudejar-0 | ||
Ĝi estis konstruigita en 1474 de Juan de Guzmán y Torres, Unua Senjoro de La Algaba.[1][2] Posteuloj akiris apudajn terenojn kaj ampleksigis la palacon.[3] Laŭlonge de la jarcentoj sekvaj posteuloj reformis kaj plibonigis la palacon.[4] En la fino de la 19-a jarcento kaj dum la 20-a jarcento estis en la terenoj de la palaco teatro, kinejo, loĝejoj, vendejoj ktp. En majo 1990 la palacon aĉetis la Municipo Sevilo.[5] Ekde tiam ĝi estis habilitita por municipaj servoj kaj la Centro de Mudeĥara Arto de Sevilo.
La 11an de januaro 2013, la tiama urbestro de Sevilo, Juan Ignacio Zoido, inaŭguris la Centron de la Mudeĥaro en la Palaco de la Markizoj de La Algaba. Aktuale, oni eksponas aron de 111 pecoj rilataj kun tiu arta stilo, inter kiuj elstaras akvujoj, sigeloj, baptujo, plurkoloraj trabopintoj de la 15-a jarcento, arabecaj ornamaĵoj, gipsaĵoj, azuleĥoj kaj gotikaj tomboŝtonoj.[6][7][8]