From Wikipedia, the free encyclopedia
La Palaco de Beaulieu (france Palais de Beaulieu) estas historia kaj emblema konstruaĵo de komplekso nomita "Centre de Congrès et d'Expositions de Beaulieu" situanta en Laŭzano, en la kantono Vaŭdo en Svislando. Ĝi estas grava kongresejo kiu ĉefe gastigas kongresojn kaj eventojn. La Palaco ankaŭ estas hejmo de la Teatro de Beaulieu, kiu estas, kun siaj 1 844 sidlokoj, la plej granda en Svislando[1]. La danc-konkurso "Prix de Lausanne" estas kutime okazigita en la Palaco de Beaulieu. "La Télé", regiona televida dissendanto, ankaŭ havas sian studion kaj oficejojn tie, same kiel la "Baleto Béjart Laŭzano".
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Beaulieu |
Palaco de Beaulieu | |||
---|---|---|---|
Palais de Beaulieu | |||
arkitektura strukturo | |||
Prezento | |||
Tipo | Kongresejo, teatro | ||
Dato de konstruo | 1921 | ||
Geografio | |||
Lando | Svislando | ||
Regiono | Kantono Vaŭdo | ||
Loko | Laŭzano | ||
Geografia situo | CH1903: 537529 / 153359 (mapo)46.52866.6244 | ||
| |||
Situante en la kvartalo Beaulieu/Grey/Boisy, la Kongresejo kaj Ekspoziciejo Beaulieu havas pli ol 6 hektarojn da tereno, 100 000 m² da planko kaj 12 000 m² da ĝardenoj malfermitaj al publiko[2]. La Kongresejo kaj Ekspoziciejo ofertas plurajn ĉambrojn same kiel adapteblajn salonojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.