![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/23/Palacio_de_San_Telmo_%25281681-1796%2529.jpg/640px-Palacio_de_San_Telmo_%25281681-1796%2529.jpg&w=640&q=50)
Palaco Sankta Telmo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Palaco Sankta Telmo estas la sidejo de la Prezidenteco de la regiona registaro Junta de Andalucía. Temas pri konstruaĵo de baroka stilo en Sevilo, Andaluzio, konstruita inter la 17-a kaj 18-a jarcentoj por iĝi la sidejo de lernejo por maristoj.[1] En la dua duono de la 19-a jarcento ĝi estis la ĉiutaga rezidejo de la duko de Montpensier kaj de sia edzino la infantino María Luisa. En la 20-a jarcento ĝi utilis kiel seminario por la diocezo.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/23/Palacio_de_San_Telmo_%281681-1796%29.jpg/640px-Palacio_de_San_Telmo_%281681-1796%29.jpg)
La ĉefaj elementoj de la origina palaco konservitaj en la aktualo estas la ĉefa fasado, la ĉefa korto kaj la kapelo.[2] En la unua etaĝo de la fasado estas la enirejo ege baroke ornamita kaj ambaŭflanke po tri kolonoj kun diversaj buntaj bildoj. En la dua etaĝo estas same baroke ornamita balkono kaj ambaŭflanke joniaj kolonoj kun dek du figuroj alegoriaj pri navigado. En la tria etaĝo estas korintaj kolonoj kaj figuroj de la sanktaj monarkoj Ferdinando kaj Hermenegildo kaj, ene de fenestra arko en la centro, figuro de sankta Telmo. En la supra pintetaĝo estas du statuoj siditaj kun abundokornoj.[3]
La korto estas ĉirkaŭita de galerio kun kvadrataj pilieroj kiuj ekstere havas joniajn kapitelojn. Tiuj pilieroj subtenas duoncirklajn arkojn. Estas dua etaĝo de ruĝaj brikoj, kun balkonoj kiuj koincidas kun la pilieroj, dividitaj per pilastroj kun korintaj kapiteloj.[4]
La kapelo enhavas kvin retablojn de la 18-a jarcento.[5]
En 1895, oni finkompletigis la nordan fasadon. supre estas serio de dek du skulptaĵoj de gravaj sevilanoj (ĉu denaske ĉu loĝe) faritaj de la skulptisto Antonio Susillo. La roluloj estas jenaj: Juan Martínez Montañés (Alcalá la Real, Ĥaeno), Rodrigo Ponce de León y Núñez (naskiĝinta en Kadizo), Diego Velázquez, Miguel Mañara, Lope de Rueda, Diego Ortiz de Zúñiga, Fernando de Herrera, Luis Daoíz, Benito Arias Montano (naskiĝinta en Fregenal de la Sierra, Badajoz), Bartolomé Esteban Murillo, Fernando Afán de Ribera y Téllez-Girón kaj Bartolomé de las Casas.