From Wikipedia, the free encyclopedia
Pafado en Fakultata malsanulejo Ostrava okazis la 10-an de decembro 2019 ĉirkaŭ la 7.15 horo de mezeŭropa tempo. Ses pacientoj[1] perdis la vivon surloke, du pliaj estis vunditaj, sume estis damaĝitaj kvar viroj kaj du virinoj.[2] En vesperaj horoj proparolanto de la malsanulejo diris, ke du viroj vunditaj dum la pafado estas ekster vivdanĝero. En kritika stato tiel restis nur unu virino. La vunditoj estas enhospitaligitaj en unuo de intensa zorgo.
Pafado en Fakultata malsanulejo Ostrava | |
---|---|
Konstruaĵo de malsanulejo | |
Ŝtatoj | Ĉeĥio |
Loko | Ostrava |
Speco de evento | pafado |
Dato | 10-a de decembro 2019 |
Mortigitoj | 7 (+ 1 kriminto) |
Vunditoj | 2 |
Uzita armilo | CZ 75 |
La kriminto poste fuĝis el la loko kaj post esti kaptita mortigis sin.[3][4][5][6]
La kriminto venis post la sepa horo matena en poliklinikon de Fakultata malsanulejo Ostrava, kie en atendejo per kontraŭleĝe tenata armilo CZ 75 de kalibro 9 mm[7][8] pafmortigis ses homojn kaj pluajn du li vundis.[4][5] Onidire devis temi pri la tiel nomata trankvila pafisto, kiu atakas sen anticipa averto. Atestantino indikis, ke kiam li estis veninta en la atendejon, li unue forĵetis infanojn. Poste li komencis pafi. La kriminto devis alpaŝi al la viktimo, ekkrii unu kaj ekpafi, poste iri al la dua viktimo kaj ekkrii du kaj pafi. Tiel ĉi li onidire agis en la paso de la tuta atako.[9] Polico akceptis anoncon de la evento je la 7.19 horo kaj la unua patrolo alveturis al la loko 5 minutojn post tio.[10] La kriminto tiutempe estis jam forveturanta de la polikliniko.[5] Laŭ asertoj de lia patrino la kriminto venis hejmen kaj anoncis, ke li pafmortigis homojn kaj iros mem pafmortigi sin. La polico kaptis lin ĉe municipo Děhylov, malproksima proksimume 5 kilometroj de la loko de atako. Kaptinte li ankoraŭ intervenonte de la polico pafis sin en la kapon. Dum alveturo de la polico la viro montris markojn de la vivo, sed en la paso de transporto ĝis malsanulejo li mortis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.