From Wikipedia, the free encyclopedia
Oĵukaraj aŭ Uĵavarkaraj (tamile உழவர்கரை, france Oulgaret) estas urbego de la unia areo Pondiĉero (ekster iu ajn subŝtato) en sudorienta Barato. 2 enklavoj apartenas al la urba municipo.
Oĵukaraj | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 605010 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 300 104 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 11° 57′ N, 79° 46′ O (mapo)11.95698055555679.7737 [+] | ||
Alto | 3 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
Oĵukaraj situas sur la Koromandela Marbordo 3 metrojn super la marnivelo laŭ la marbordo. Aŭrorurbo troviĝas nur 7, Puduĉeri 12, Kaddalor 32, Neyveli 62, Ĉenajo 121, Velor 126, Tiruĉirapali 164, Salem (Barato) 190, Mumbajo 1078, Kolkato 1478, tutlanda ĉefurbo Delhio 1866 kilometrojn (aere) .
En 2011 Oĵukaraj havis 300 104. La averaĝa legopovo de la grandurbo estis 77%.
La areo estis parto de Regno Kanĉipuram en la 4-a jarcento, poste sekvis la ĉola dinastio, baldaŭ aliaj imperioj, reĝlandoj, sultanlandoj, fine la Franca Orienthinda Kompanio akiris la areon. Dum la francaj-anglaj militoj (1742-1763) Oĵukaraj ŝanĝis manojn ofte. Fine plejparton de Hindio la britoj akiris, tial ili permesis al la francoj havi 4 malgrandajn teritoriojn en la kolonio. En Oĵukaraj dominado de francoj okazis ĝis 1954, poste ĝi aldoniĝis al Barato.
En 2011 hinduoj konsistigas la plimulton en Oĵukaraj. Kiel rezulto de la franca kolonia epoko, ekzistas pli granda malplimulto de kristanoj, plejparte katolikaj. Islamanoj (plejparte sunaistoj) estas malmulte.
La plimulto parolas la tamilan en Oĵukaraj, sed oftas ankaŭ la franca kaj angla lingvoj.
Oĵukaraj estas ligita al Ĉenajo per la marborda ĉefvojo al nordo, al Puduĉeri al suda direkto. La urbego ne havas fervojon, sed ĝi funkcias en la najbara Puduĉeri, kie ankaŭ la flughaveno funkcias.
Oĵukaraj situas en savanoklimato (As) kun musono laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 1354 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter aŭgusto-decembro pli ofte. La temperaturo varias averaĝe inter 24-32 °C.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.