Kaddalor
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kaddalor (tamile கடலூர், aŭdu) estas marhavena urbego en la samnoma distrikto Kuddalor (kie ĝi estas ties ĉefsidejo), en subŝtato Tamilnado, en sudorienta Barato. La loknomo signifas tamile: "kunfluejo".

Kirko en Kaddalor
Kaddalor | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 607001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 173 676 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 11° 45′ N, 79° 45′ O (mapo)11.7579.75 [+] | ||
Alto | 0 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cuddalore [+] | |||
Geografio
Kaddalor situas sur la Koromandela Marbordo ĉe enfluejo de rivero. Neyveli troviĝas 34, Tanĝavur 128, Tiruĉirapali 132, subŝtata ĉefurbo Ĉenajo 154, Salem (Barato) 175, Mumbajo 1094, Kolkato 1509, tutlanda ĉefurbo Delhio 1895 kilometrojn (aere) .

Fiŝkaptista haveno en Kaddalor
Demografio
En 2011 Kaddalor havis 173 636. La averaĝa legopovo de la grandurbo estis 78.92%.
Historio
Kaddalor jam estis grava havenurbo en la antikvaj tempoj. En la malfrua 17-a jarcento la britoj akiris la havenon kaj konstruis fortikaĵon. En la sekva jarcento la francoj dufoje prenis la fortikaĵon, fine la britoj reakiris ĝin. La municipo estis establita en 1866, poste levita al pli altaj gradoj en 1991 kaj 2008. En 2004 cunamo kaŭzis ĥaoson en la haveno kaj strandoj. Almenaŭ 572 homoj perdis la vivon.
Ekonomio
Estante marborda urbo, historie la ĉefa industrio de Kaddalor estis fiŝkaptado, baldaŭe graviĝis la ŝipkomerco. Nun la ŝipkomerco moviĝis al aliaj centroj. Kaddalor ankaŭ gastigas la pezan kemiaĵon, ŝipkonstruadon, farmakologiajn kaj energiajn industriojn.
Eduko
En Kaddalor altlernejoj, kolegioj kaj institutoj signifas la altan edukon.
Religio
En 2011 en Kaddalor vivis 89.12% hinduoj, 6.09% islamanoj, 3.98% kristanoj.

Templo en Kaddalor
Trafiko
Kaddalor havas stacidomon, tamen la vojoj havas pli gravan lokon. En la urbo aŭtobusoj kaj privataj busetoj liveras la pasaĝerojn. La plej proksima flughaveno funkcias ĉe Pondiĉeri, dum la plej proksima eksterlanda flughaveno en Ĉenajo. La haveno estas malgrava.
Klimato
Kaddalor situas en savanoklimato kun musono laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 1391 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter aŭgusto-decembro pli ofte. La temperaturo varias averaĝe inter 24-32 °C.

Hospitalo en Kaddalor
Vidindaĵoj
Famuloj
En Kaddalor naskiĝis Dandapani Jayakanthan.
Fontoj
- WikiTrans
- Templo
- Stacidomo
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.