Oĵogino (ruse Ожогина; ankaŭ nomita ruse Евтюгина, Jevtjugina)[2] estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Moskovska kampara municipo (ruse Московское сельское поселение).
Oĵogino (Ожогина) | |
Jevtjugina ruse Евтюгина | |
vilaĝo | |
domareto • setlejo | |
---|---|
Oficiala nomo: Ожогина | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumena distrikto |
kampara municipo | Moskovska kampara municipo |
Ŝoseo | E22 |
Rivero | mankas |
Situo | Oĵogino |
- koordinatoj | 57° 06′ 17″ N 65° 33′ 16″ O (mapo) |
Loĝantaro | 61[1] (2010) |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625051 |
ОКТМО | 71644450136 |
OKATO | 71244850008 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Geografio
Oĵogino situas en la sud-okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, limante al la sud-orienta rando de Tjumeno (tuj post ĉirkaŭurba ŝoseo), je supermara alteco 90 metroj.
Komence de la 1860-aj jaroj oni konstatis ke ĝi situas ĉe la Irkutska (Siberia) landvojo. Mankas rivero apude, kiel akvofonto servis marĉo[2].
Loĝantaro
Historio
Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 15 kortoj, en kiuj loĝis 38 viroj kaj 50 inoj. Vilaĝanoj kultivis 35 desjatinojn (38,2 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 40 ĉevalojn, 25 bovinojn, 45 ŝafojn, 20 kaprojn kaj 35 porkojn[5]. Lokanoj okupiĝis pri agrokulturo, hakis arbojn por brulligno vendata en Tjumeno, paŝtis brutojn de tjumenaj komercistoj[2].
En 1912 en la vilaĝo estis konstruita ligna kapelo de Sankta Triunuo, kiu apartenis al la paroĥo de la preĝejo de Endormiĝa forpaso de Maria (Tjumeno)[6].
En 2020 ĉe la sud-okcidenta rando de la vilaĝo estis konstruita kvartalo Oĵogino, konsistanta el 4-etaĝaj domoj kaj 2-etaĝaj vicdomojen[7][8].
Famuloj
En Oĵogino naskiĝis Veniamin Miĥajloviĉ Ugrjumov (la 26-an de oktobro 1911 — la 25-an de januaro 1985), unu el la plej eminentaj sovetiaj neŭrokirurgoj, prezidanto de la Scienc-Esplora Instituto de Neŭrokirurgio de A. L. Polenov, vic-prezidanto de la Eŭropa Societo de Neŭrokirurgoj, patro de Miĥail Ugrjumov, neŭrobiologo, membro de la Akademio de Sciencoj de Rusio[9]. En 2010 ĉe la sudokcidenta rando de la vilaĝo aperis la neŭrokirurgia centro[10].
Vidu ankaŭ
- Patruŝevo
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.