![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/97/Eierlik%25C3%25B6r.jpg/640px-Eierlik%25C3%25B6r.jpg&w=640&q=50)
Ovobrando
alkohola trinkaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ovobrando estas denslikva likvoro kiu estas preparita per ovoj, alkoholo (brando), kondensita lakto kaj sukero. La flava koloro estas kaŭzata de ovoflavaĵo kun aldono de kolorigilo ĉar konsumantoj atendas ke ĉi tiu produkto estas flava. Maldensa, likva ovobrando estas preparita kun tuta (kokina) ovo. Por densa, rigida ovobrando oni uzas nur la ovoflavon.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/97/Eierlik%C3%B6r.jpg/640px-Eierlik%C3%B6r.jpg)
La alkoholenhavo de ovobrando estas ĉ. 14 %.
La densa ovobrando estas tre populara en Nederlando, ĝi ne povas esti trinkata sed oni devas "manĝi" ĝin per kulereto. Kelkfoje oni surtabligas la ovobrandon kun tufo da batita kremo. Oni "manĝas" la ovobrandon el likvorglaso aŭ portvinglaso.
Ovobrando ankaŭ estas uzata en glaciaĵo aŭ kukoj (tortoj).
- Kategorio Ovobrando en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)