Ota Sklenčka
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ota SKLENČKA (naskiĝis la 19-an de decembro 1919 aŭ 1920 en Hradec Králové, mortis la 10-an de oktobro 1993) estis ĉeĥa aktoro tutnacie konata, filo de geesperantistoj Otto Sklenčka kaj Božena Sklenčková. Ĝis sia morto li estis membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kvankam nur pasiva.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Ota Sklenčka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de decembro 1919 (1919-12-19) en Hradec Králové |
Morto | 10-an de oktobro 1993 (1993-10-10) (73-jaraĝa) en Prago |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Otto Sklenčka ![]() |
Patrino | Božena Sklenčková ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro instruisto pedagogo esperantisto pentristo ![]() |
Fermi
Li estis ankaŭ nevo de geesperantistoj Marie Ginzová kaj Ota Ginz kaj kuzo de ilia filo Petr Ginz, pereinta en Aŭŝvico (ties desegno de Luno forbrulis en kosmoŝipo Columbia kaj fariĝis simbolo de Holokaŭsto).