hungara politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
JÁSZI Oszkár (ja'si) estis hungara verkisto, politikisto, universitata profesoro, sociologo. Li naskiĝis en Nagykároly la 2-an de marto 1875 kaj mortis en Oberlin, Usono la 13-an de februaro 1957. Li estis inter 1913 kaj 1918 edzo de poetino, artistino Anna Lesznai.
Oszkár Jászi | |
---|---|
verkisto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Jakubovits Oszkár |
Naskiĝo | 2-a de marto 1875 en Carei, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 13-a de februaro 1957 en Oberlin, Usono |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 8/2(8B)-1-45/46 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1896) |
Familio | |
Frat(in)oj | Alice Jászi kaj Viktor Jászi |
Edz(in)o | Anna Lesznai (1913–1918) |
Okupo | |
Okupo | politikisto sociologo universitata instruisto historiisto |
Oszkár Jászi devenis el intelektula familio. Siajn universitatajn studojn li faris en Budapeŝto, Francujo kaj Anglujo. Reveninte li laboris en ministerio por agrikulturaj aferoj, sed abdikis kaj en 1911 en Koloĵvaro kvalifikiĝis pri sciencoj de konstitucio. Li havis proksimajn amikajn rilatojn kun Ervin Szabó, estis amiko kaj popularigisto de Endre Ady. Lia edzino estis Anna Lesznai, poetino. Li estis la ĉefsekretario de Társadalomtudományi Társaság kaj direktoro de Szabad Iskola, ĉefredaktoro de revuo Huszadik Század kaj prezidanto de Országos Radikális Párt. Dum la la burĝa demokrata revolucio en 1918 li estis ano de Nemzeti Tanács, en registaro de Mihály Károlyi ministro por naciaj aferoj, prezidanto de ekstera konsilantaro inter (31-a de oktobro 1918 kaj 19-a de januaro 1919. En januaro 1919 oni nomumis lin profesoro pri sociologio de budapeŝta universitato. Post falo de konsilantrespubliko elmigris unue Vienon, kie ĉefredaktis la Bécsi Magyar Újság. En 1924 oni invitis lin Usonon por prelegi. En 1925 li definitive loksidiĝis tie, kaj iĝis la sociologiprofesoro en ŝtato Ohio en Oberlin College.
En la verko Futuro de Hungario kaj la Unuiĝintaj Ŝtatoj Danubiaj, aperinta en la fino de la Unua mondmilito, Jászi menciis Idon kiel oportunan komunan lingvon de la proponata de li federacio - unuiĝintaj ŝtatoj en regiono de Danubo. En 1918, Jászi iĝis honora membro de ULII.
Oszkár Jászi estis framasono apartenanta al Martinovics-loĝio, dum kelkaj jaroj li estris ĝin laŭ Arkivigite je 2012-09-08 per la retarkivo Wayback Machine.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.