From Wikipedia, the free encyclopedia
La Osumi-insularo (japane 大隅諸島 [Ōsumi-shotō]) estas insularo en la norda parto de la Rjukju-insularo de Japanio. La insularo etendiĝas suden de la plej suda punkto de la insulo Kjuŝuo ĝis la insulo Amami-Oŝima. Administre, la grupo apartenas al la gubernio Kagoŝima.
Osumi-insularo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Skema mapo de la Osumi-insularo | |||||
grupo de insuloj | |||||
Akvejo | Pacifiko | ||||
Arkipelago | Rjukju-insularo | ||||
Geografia situo | 30° 38′ N, 130° 25′ O (mapo)30.633333333333130.41666666667 | ||||
| |||||
Nombro de insuloj | 7 | ||||
Ĉefa insulo | Tanegaŝima | ||||
Tuta areo | ĉ. 1.030 km² | ||||
Loĝantoj | 43 343 (1-a de majo 2015) | ||||
Osumi-insularo | |||||
| |||||
Proksimume tri kvaronoj el la loĝantoj de la Osumi-insularo, iom pli ol 33 000, vivas en la plej grava insulo de la grupo, Tanegaŝima. Jakuŝima, japane 屋久島 [Yakushima], laŭ areo estas la plej granda el la Osumi-insuloj kaj sur ĝi loĝas proksimume kvarono de la loĝantoj de la Osumi-insularo, iom pli ol 13 000. Kuĉinoerabu respektive plene Kuĉinoerabu-ĝima, japane 口永良部島 [Kuchinoerabu-jima], laŭ areo estas la tria plej granda el la Osumi-insuloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.