From Wikipedia, the free encyclopedia
Osteopatio estas alternativa kuracmetodo, konsistanta el la manipulado de la vertebroj, jen per masaĝoj de la muskoloj, jen per rektaj aŭ nerektaj manipuladoj de la artikoj kaj ligamentoj. Praktikanton de osteopatio oni nomas osteopato, sed inter la diversaj landoj kaj ties juraj konsideroj estas diferencoj (vidu ekzemple en:Doctor of Osteopathic Medicine).
La vorto osteopatio litere signifas ”malsano de la ostoj”. Ĝin "inventis" usona kuracisto Andrew Still, kiu opiniis ke pli-malpli ĉiuj malsanoj estas kaŭzataj de ostoj aŭ artikoj kiuj pro malrekteco premas angiojn. Li kombinis la tiaman medicinan konon kun lia propra konvinko ke korpa histo kiu perdas moviĝon kaŭzas malbonajn efikojn al la sano. Still disvolvis metodon por per siaj manoj serĉi malpli moviĝeblan histon, ripari ĝian moviĝeblon kaj tiel kuraci. Je la 2-a de junio 1874 li baptis lian metodon osteopatio.
Precipe en Usono la terapio estas tre fama. Fine de la 20-a jarcento osteopatio en Eŭropo konatiĝis kiel unu el la kvar alternativaj kuracmetodoj apud homeopatio, akupunkturo kaj kiropraktiko. Tamen, neniu el tiuj ĉi kvar metodoj estas rekonitaj kiel medicina specialismo kaj ili ofte estas praktikataj de neoficialaj kuracistoj. Relative ofte osteopato estas ankaŭ fizioterapiisto.
Lastaj sistemaj revuoj en 2018[1] kaj 2016[2] konkludis ke ne ekzistas pruvo nek pri la efikeco de krania kaj viscera osteopatioj nek pri la valideco de iliaj mezuriloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.