From Wikipedia, the free encyclopedia
Municipo Ostřetín situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en milde ondoforma pejzaĝo inter riveroj Orlice kaj Loučná, ĉe ŝoseo n-ro 35 inter Hradec Králové kaj Brno, 20 km oriente de urbo Pardubice, 4 km sudoriente de urbo Holice. Vivas ĉi tie 911 loĝantoj (2024). La municipo konsistas el du partoj – Ostřetín kaj Vysoká u Holic, tra kiuj kondukas ŝoseo I/35.
Ostřetín | |||
municipo | |||
Ostřetín el Vinice | |||
|
|||
Oficiala nomo: Ostřetín | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Holice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Situo | Ostřetín | ||
- alteco | 253 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 02′ 52″ N 16° 02′ 14″ O (mapo) | ||
Areo | 18,49 km² (1 849 ha) | ||
Loĝantaro | 911 (2024) | ||
Denseco | 49,27 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1336 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 534 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 575445 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Ostřetín | |||
Retpaĝo: www.ostretin.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Holice, Dolní Roveň, Jaroslav, Trusnov, Horní Jelení kaj Veliny.
Ostřetín ekestis kiel vilaĝo huba sur strata plano. En ĉi tiu tipo de vilaĝo bienoj situis sur ambaŭ flankoj ĉe la vojo. Ĉiu bieno havis malantaŭe siajn kampojn. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1336, kiam ĉeĥa reĝo Johano de Luksemburgio donis kiel garantiaĵon al fratoj de Lipá urbeton kaj fortikaĵeton Vysoké Chvojno kun apartenantaj vilaĝoj, inter kiuj estas nomata ankaŭ Ostřetín. En la jaro 1350 estas en listo de preĝejoj nomata paroĥa preĝejo de Vizito de Sankta Maria sub estinta nomo de la vilaĝo Hostětín.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 187 |
1880 | 1 146 |
1890 | 1 182 |
1900 | 1 279 |
1910 | 1 295 |
1921 | 1 361 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 411 |
1950 | 1 077 |
1961 | 1 098 |
1970 | 1 103 |
1980 | 1 069 |
1991 | 1 016 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 967 |
2014 | 946 |
2016 | 943 |
2017 | 939 |
2018 | 939 |
2019 | 933 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 938 |
2021 | 892 |
2022 | 914 |
2023 | 915 |
2024 | 911 |
Preĝejo de Vizito de Sankta Maria, malfrubaroka, estis konstruita sur loko de la pli aĝa ligna preĝejo, forbruligita en la jaro 1758. Ĝi estas ununava kun kvadrata presbiterejo, kun sakristio en la akso kaj kun turo super la okcidenta ĉeffasado.
Eksteraĵo estas dividita per lizenoj, la ĉefa enirejo estas kadrita per pilastroj, sur anguloj de la turo estas dekoraj pilastroj.
La presbiterejo estas volbita per plataĵo subtenita en la anguloj per pilastroj, la navo havas platan plafonon, la ĥorejo estas subvolbita per plataĵoj, en subturejo estas kruca volbo.
La ĉefaltaro kaj du flankaj altaroj estas novrenesancaj, sur la ĉefaltaro estas bildo de Anunciacio de jezuito J. Kramolín el la jaro 1781. Sur triumfa arko estas bonkvalita statueto de Nemakulita el la 1-a duono de 18-a jarcento. Bildo de Sankta Venceslao kun vidaĵo de Prago en suba parto.
Statuo de Sankta Johano Nepomuka kun anĝeleto sur voluta soklo el la jaro 1740.
Teretaĝa domo n-ro 47 el la 1-a duono de 19-a jarcento kun ornamente dekoraciita frontono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.