aŭstra aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Ossy KOLMANN (vere: Oskar Kolmann; naskiĝinta la 10-an de januaro 1928 en Vieno, mortinta samloke la 18-an de julio 2016[1]) estis aŭstra aktoro kaj kabaredisto.
Ossy Kolmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de januaro 1928 en Vieno |
Morto | 18-an de julio 2016 (88-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | Neustifter Friedhof (en) , Gruppe U6, Nummer 190 |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Parencoj | Martin Flossmann (en) (bofilo) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Kolmann estis laŭprofesie telefonteknikisto kaj vizitis ekde 1948 aktoradlernejon sindikatan. Lia unua apero sur scenejo estis en 1951 ĉe la kabaredo "Wiener Werkel", kun kies membroj li gaste ludis en Germanujo kaj Svisujo. En 1958 li iĝis membro de la legenda trupo de "Simpl" de Karl Farkas. Per la televidelsendo "Bilanz des Monats" li konatigitis unuafoje al ekranaĵadorantoj. Mallongan tempon li aktoris en la televidserio poroldulara Seniorenclub.
Post gastaj adgadoj ĉe la Operetejo de Hamburg, ĉe Theater an der Wien, ĉe Wiener Volkstheater kaj ĉe Raimundtheater li fariĝis en 1973 membro de la truparo de Volksoper Wien kie li havis multegon da roloj. En 1993 li ekaktoris ĉe Theater in der Josefstadt, kie li nomumitis en 1998 honora membro.
Ossy Kolmann estis en pli ol 100 televidelsendoj, i.a. ĉe "Ringstraßenpalais", "Cabarett Cabarett", "Alles ist möglich", "Tatort", "Der Unverbesserliche", en la ORF-serio "Das Lottostudio" kaj kiel portisto ĉe "Hallo, Hotel Sacher ... Portier!" Al radiaŭskultanoj li konatigitis ankaŭ danke la elsendo "Autofahrer unterwegs". Krome li produktigis kelkajn sondiskojn kiel kabaredisto, aktoro, kantisto kaj komikisto.
Lastatempe li ludis ĉe Theater in der Josefstadt kaj ĉe Kammerspiele en jenaj teatraĵoj ekz.: "Das lebenslängliche Kind", "Der müde Theodor" aŭ "Der keusche Ehemann". Per sia ĉiufaceta viena humuro li identigitis kiel tipa vienano kaj tre ŝatatis de la publiko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.