aŭstra politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Oskar MEYER (naskiĝinta la 22-an de majo 1858 en Bozen-Gries, mortinta la 6-an de februaro 1943 en Salcburgo) estis aŭstra inĝeniero kaj politikisto. Inter 1919 kaj 1922 li estis ministroprezidanto de Salcburgio por la kristan-sociala partio CS.
Oskar Meyer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de majo 1858 en Gries-Quirein |
Morto | 6-an de februaro 1943 (84-jaraĝa) en Salcburgo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Post teknikstudo ĉe la Universitato de Graz li ekdeĵoris en la ŝtata konstruservo je Bozen. En 1886 li estis sendita Salcburgon laboronte dum kvarono de jarcento kiel inspektisto pri rektigo de la riveroj Saalach kaj Salzach. Krome li interesiĝis pri konstruo de fervojlinioj. En aprilo 1919 oni elektis lin unuvoĉe je ministroprezidanto de Salcburgio.
Ĉi-funkcie li aktivis inter aprilo 1919 kaj majo 1922; posteulanto lia estis Franz Rehrl. Inter liaj meritoj estis la kreo de la unua respublika federacilanda konstitucio kaj engaĝiĝo kontraŭ ekonomio malriĉeco de multaj enloĝantoj post la Unua mondmilito. Dum lia deĵorperiodo povis okazi en la 1920-a jaro la unua festivalo de Salcburgo.
Ekde 1926 Meyer emeritiĝinte estis liberprofesiulo. Li ankaŭ planis la straton inter Hallein kaj Berchtesgaden. Lia edzino estis la sudtirola nobelulino Paula von Aufschnaiter-Huebenburg.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.