Osera de Ebro [oSEra DEbro] estas municipo de Hispanio, en la sudorienta parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Osera estas komprenebla kiel "Ursejo" kaj tiukadre aperas tri ursoj en la municipa blazono; tamen ĝi povus ankaŭ deriviĝi el radiko de ostoj, rilate al iama tombejo.
Osera de Ebro | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50175 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 400 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 32′ N, 0° 35′ U (mapo)41.5343612-0.5806461 [+] | ||
Alto | 174 m [+] | ||
Areo | 24,558364 km² ( 245 5.8 364 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Osera de Ebro [+] | |||
Geografio
Osera de Ebro estas municipa teritorio en la sudorienta parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion sude de Villafranca de Ebro kaj norde de Fuentes de Ebro. La aŭtovojo paga AP-2 kaj N-2 komunikas kun Zaragozo nordokcidente, kaj kun Bujaraloz oriente. La Naturrezervejo Sotoj kaj Galaĉoj de Ebro okupas grandan parton de la teritorio.
La loĝloko Osera de Ebro mem estas je nur 35 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la maldekstra bordo de la rivero Ebro. Ĝi estas sur 174 msm. La loĝloko mem estas inter Villafranca de Ebro kaj Pina de Ebro sudoriente rande de meandroj de la rivero Ebro, kaj inter Osera kaj Pina estas loĝloko Aguilar de Ebro, apartenanta al Osera.
Nordokcidente: Villafranca de Ebro | Norde: Villafranca de Ebro | Nordoriente: Pina de Ebro |
Okcidente: Villafranca de Ebro | Oriente: Pina de Ebro | |
Sudokcidente: Fuentes de Ebro | Sude: Fuentes de Ebro | Sudoriente: Pina de Ebro |
Historio
Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton. Post la konkero fare de kristanoj, granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultos en ekonomia kaj demografia krizo.
Plej frua referenco dokumenta estas de 1138. En tiu epoko estis kastelo. Osera kun Villafranca de Ebro kaj Nuez de Ebro inter aliaj lokoj, apartenis al la baroneco de Alfajarín, kiu dum la 14-a jarcento apartenis al la familio Cornel. En 1468 la baroneco ekapartenis al Gaspar de Ariño, fondinto de sendependa baroneco de Osera, en 1491. Baldaŭ Osera ekapartenis al Villalpando-Funes, senjoroj de la baroneco de Quinto. Sukcedantoj estis ekde 1626 Markizoj de Osera. La dekreto de forpelo de moriskoj de 1610 forigis multajn familiojn el la loko.
Osera de Ebro demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. De tiam estis ĉirkaŭ 500 loĝantoj ĝis la mezo de la 20-a jarcento. Kelkaj loĝlokoj de la provinco perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Osera de Ebro, oni malaltiĝis ĝis nunaj 413 (2022).
Dum la Hispana Enlanda Milito la anarkiisma Kolono Durruti konkeris Osera dum klopodoj konkeri ĉefurbon Zaragozon, kio rezultis malsukcese.
Ekonomio
Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Sed ĉefa rimedo nune estas industrio.
El vidindaĵoj menciindas la mudeĥara preĝejo kun elstara same mudeĥara sonorilturo, restaĵoj de la kastelo, kaj naturaj lokoj ĉe la rivero.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.