Orientkaribia dolaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La orientkaribia dolaro (EC$, angle East Caribbean Dollar) estas la valuto de la Orientkaribia valuta unio kaj sekve la oficiala valuto en ses sendependaj ŝtatoj kaj du britiaj transmaraj teritorioj en la monda regiono Karibio: Angvilo, Antigvo kaj Barbudo, Dominiko, Grenado, Moncerato, Sankta-Kito kaj Neviso, Sankta Lucio kaj Sankta Vincento kaj Grenadinoj.
Rapidaj faktoj
Orientkaribia dolaro | |
---|---|
valuto • leĝa valuto • dolaro | |
Ŝtato: | Angvilo Antigvo kaj Barbudo |
Subdivido: | 100 cendoj (cents) |
Kodo laŭ ISO 4217: | XCD |
Mallongigo: | EC$ |
Ŝanĝokurzo | 1 usona dolaro = 2,7 XCD (fikse) |
Fermi
La orientkaribia dolaro ekde la jaro 1976 estas fikse ligita al la usona dolaro je la kurzo de 1 USD = 2,70 XCD. Sekve la usona dolaro plejparte estas akceptata kiel dua kutima valuto en la landoj kaj teritorioj de la valuta unio.