Orientaj Karpatoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Orientaj Karpatoj (slovake Východné Karpaty, pole Karpaty Wschodnie, ukraine Східні Карпати, Sĥidni Karpaty, rumane Carpații orientali) estas geomorfologia provinco de Karpatoj en ĝia meza parto sur la teritorio de Slovakio, Pollando, Ukrainio, Rumanio. Kiel ilia fino kaj trairo al Okcidentaj Karpatoj estas konsiderata Trapasejo Kurovské (slovake Kurovské sedlo, pole Przełęcz Tylicka (683 m s.m.)) sur slovaka-pola limo. (Iuj aŭtoroj konsideras geomorfologian tutaĵon Malaltaj Beskidoj, kiel parto de Okcidentaj Karpatoj kaj pro tio limo inter Orientaj Karpatoj kaj Okcidentaj Karpatoj oni metas en la Lupkovska trapasejo (slovake Lupkovské sedlo, pole Przełęcz Łupkowska (640 m s.m.)). Suda fino de la provinco turniĝas okcidenten kaj en trapasejo Predeal trairas en Sudaj Karpatoj (rumane Carpaţii Meridionali). En tuteco troviĝas la plej alta monto de ukrainio Hoverla (2 061 m), sed la plej alta estas rumania Pietrosul (2 303 m).
Orientaj Karpatoj | ||
---|---|---|
Montaro Rodna en Orientaj Karpatoj. | ||
montara sistemo • physiographic province | ||
La plej alta punkto | Pietrosul (2 303 m) | |
Supra tutaĵo | Karpatoj | |
Najbaraj tutaĵoj | Okcidentaj Karpatoj Sudaj Karpatoj Transilvania altaĵo | |
Subaj tutaĵoj | Eksteraj Orientaj Karpatoj Internaj Orientaj Karpatoj | |
Kontinento | Eŭropo | |
Situo | Slovakio Pollando Ukrainio Rumanio | |
Geografia situo | 47° 36′ N, 24° 38′ O (mapo)47.594524.6364 f1 | |
Mineraloj | sabloŝtono grejso ardezo fliŝo vulkanaĵoj | |
Akvejo | Vistulo Dnestro Danubo | |
Orientaj Karpatoj dividiĝas:
- Eksteraj Orientaj Karpatoj (fliŝaj, la plej alta monto Hoverla, 2 061 m)
- Internaj Orientaj Karpatoj (kristalo-vulkanaj, la plej alta monto Pietrosul, 2 303 m)