![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/33/Bundesarchiv_Bild_183-B01718%252C_Ausstellung_%2522Planung_und_Aufbau_im_Osten%2522.jpg/640px-Bundesarchiv_Bild_183-B01718%252C_Ausstellung_%2522Planung_und_Aufbau_im_Osten%2522.jpg&w=640&q=50)
Organizaĵo Todt
From Wikipedia, the free encyclopedia
Organizaĵo Todt (OT) estis grupo de konstruinĝenieriko kaj milita inĝenierarto de nazia Germanio. Ĝi havis la nomon de sia fondinto kaj estro ĝis ties morto en 1942, Fritz Todt, inĝeniero kaj grava nazio, kiel ĝenerala mandatulo por la regulado de la konstruindustrio (Generalbevollmächtigter für die Regelung der Bauwirtschaft). La organizaĵo estis ŝarĝita per la realigo de multaj konstruprojektoj, en la civila kaj milita sektoroj, tiom en Germanio, dum la periodo kiu antaŭis la milito kaj dum tiu ĉi, kiom en la landoj de Eŭropo sub nazia regado, de Francio ĝis Rusio. Preskaŭ ĉiuj gravaj konstruaj operacoj dum la dua mondmilito estis realigitaj de tiu organizaĵo: armadfabrikoj, submarŝipaj bazoj kaj fortikaĵlinioj, kiaj la Atlantika muro aŭ la linio Gustave.
Organizaĵo Todt | ||
---|---|---|
Organisation Todt | ||
![]() | ||
kvazaŭmilitistaro ![]() | ||
Komenco | 1938 vd | |
Fino | 10-a de oktobro 1945 vd | |
Lando(j) | Nazia Germanio vd | |
Sidejo | Berlino | |
Agareo |
milita inĝenierio | |
Fondinto(j) | Fritz Todt vd | |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e6/Base_ssmarin_stnazaire.jpg/640px-Base_ssmarin_stnazaire.jpg)
Dum la milito, OT enhavis nur malgrandan nombron da estroj, teknikaj konsilistoj kaj arkitektoj, sed laborigis egan nombron da eksterlandaj laboristoj (1 400 000 en 1944), precipe tra la trudita laboro, kadre de la STO administrata de Fritz Sauckel (1894-1946).