Ordeno de la Ora Ŝaffelo
kavalira ordeno / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ordeno de la Ora Ŝaffelo estas kavalira ordeno fondita en 1429 de la Duko de Burgonjo kaj Grafo de Flandrio, nome Filipo la 3-a, por celebri sian edziĝon[1] kun la portugala princino Isabel de Avis, filino de la reĝo de Portugalio Johano la 1-a, en la urbo Bruĝo. Ĝi estis kreata laŭ la modelo de la Ordeno de la Ĝartero de Anglio, kies membro Filipo estis elektita en 1422, sed dediĉata al Sankta Andreo (Filipo estis malakceptinta tiun elekton por ne ofendi la reĝon de Francio).
Ordeno de la Ora Ŝaffelo | |||||
---|---|---|---|---|---|
kavalira ordeno | |||||
Komenco | 1430 vd | ||||
Lando(j) | Duklando Burgundio • Burbona restaŭrado en Hispanio • Hispanio dum la regado de Franco • Hispanio • Aŭstra imperio • Aŭstrio-Hungario • Sankta Romia Imperio vd | ||||
Moto | Ante Ferit Quam Flamma Micet | ||||
Fondinto(j) | Filipo la 3-a vd | ||||
| |||||
Same kiel ĉe ties angla modelo, la ordeno estis dekomence limigita al malgranda nombro de kavaliroj, unue 24 sed poste pliigita al 30 en 1433 kaj al 51 en 1516. La membroj de la ordeno ne povis esti «herezuloj» kaj pro tio ĝi iĝis simbolo nur katolika dum la Reformacio. La insigno konsistas el kolringo de interplektitaj ĉeneroj el juveloj kun blua emajlo kaj ruĝaj radioj fina per pendita Ora Ŝaffelo aŭ Ora ŝaffelo ĉio el emajla oro. Estas du versioj pri la signifo de la ŝaffelo, el kiuj unu aludas al la mito de Jazono kaj la Ora ŝaffelo, dum la alia vidas originon en la biblia rakonto de Gedeono kaj la ŝafo proponita al Dio kiel oferbuĉo kaj danko pro la venko atingita kontraŭ madianitoj. La fajraj ĉeneroj aludas al la moto, kiun la propra duko ĉiam kunportis sur siaj armiloj: «Ante ferit quam flamma micet» («Vundu antaŭ oni vidu la flamon»).
La granda superuleco korespondis al la reĝo de Hispanio per buleo de la papoj Gregorio la 13-a, de 1574, kaj de Klemento la 8-a, de 1600. Tio ĉar post la edziniĝo de la heredontino de la krono de Burgonjo, Maria kun la arkiduko Maksimiliano la 1-a, la ordeno iĝis ligata al la Habsburgoj, kaj poste al la hispanaj Habsburgoj.