From Wikipedia, the free encyclopedia
La komputila programaro Oracle (esperante: "profeto" aŭ "orakolo") estas datumbazestra sistemo fare de la firmao Oracle, kiu fariĝas grava potenco en datumbaza programado.
Oracle | |
---|---|
Lasta stabila versio | 23ai |
Programlingvo | Java, C, C++, Python |
Permesilo | permesilo por uzanto |
Retejo | www |
Larry Ellison, ĉefdirektoro de la firmao Oracle, kaj liaj amikoj kaj kolegoj Bob Miner kaj Ed Oates komencis la konsultan firmaon Software Development Laboratories ("Laboratorioj pri Softvara Prilaborado") en 1977. Ĉi tiu firmao kreis la originan version de la programaro Oracle. La nomo "Oracle" devenas el la kod-nomo de CIA-financita projekto, kiun Ellison antaŭe prilaboris, kiam li estis dungato de la firmao Ampex.
Por manipuli datumojn, Oracle povas uzi kelkajn programlingvojn kiel ekzemple SQL-on kaj PL/SQL-on.
63 lingvojn (inkluzive de tiaj regionaj lingvaj varioj kiel la britia angla kaj la kanada franca) la programaro subtenas. Tio inkluzivas nomojn kaj mallongigojn de tagoj kaj monatoj, skribdirekton (dekstren aŭ maldekstren), alfabetan ordigpovon, ktp.
Erarmesaĝoj estas tradukitaj en la araban, katalunan, ĉinan, ĉeĥan, danan, finnan, francan, germanan, grekan, hebrean, hispanan, hungaran, italan, japanan, korean, norvegan, polan, portugalan, rumanan, rusan, slovakan, svedan, tajan, kaj turkan.
Plue, pere de unikodaj datumbazoj kaj datumspecoj oni povas enmeti, procezi, kaj retrovi datumojn en preskaŭ ĉiuj nuntempaj lingvoj eĉ se la lingvo ne estas rekte subtenata.
Versio 10g de Oracle uzeblas sur la sekvaj operaciumoj kaj aparataroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.