Ora epoko (Danio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ora epoko de Danio (dane: Den danske guldalder) nomiĝas la tempo inter 1800 kaj 1850, epoko de tre altvalora artista ekfloro. Interese estas ke paralele komenciĝis la malpligraviĝo de Danio mondpolitike (post la Traktato de Kiel).
Antaŭ ĉiuj jenaj personoj gravis sur diversaj kampoj kulturaj:
- Hans Christian Andersen, poeto
- Wilhelm Bendz, pentristo
- Christoffer Wilhelm Eckersberg, pentristo
- Nicolai Grundtvig, teologo kaj pedagogo
- Christian Frederik Hansen, arkitekto
- Johanne Luise Heiberg, aktorino
- Gustav Friedrich von Hetsch, arkitekto kaj gvidanto de la porcelanaĵmanufakturo Royal Copenhagen
- Jens Juel, pentristo
- Søren Kierkegaard, filozofo kaj religia verkisto
- Friedrich Kuhlau, komponisto de germana deveno
- Hans Christian Ørsted, fizikisto kaj kemiisto
- Peter Christian Skovgaard, pejzaĝpentristo
- Bertel Thorvaldsen, skulptisto