Nicolai Grundtvig
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nikolaj Frederik Severin GRUNDTVIG (naskiĝis la 8-an de septembro 1783, mortis la 2-an de septembro 1872) (prononce en dana ˈneɡ̊olaɪ̯ˀ ˈfʁaðˀʁæɡ̊ ˈsɛʋəʁin ˈɡ̊ʁɔnd̥ʋi), plej ofte aludata simple kiel N. F. S. Grundtvig estis dana pastro, aŭtoro, poeto, filozofo, historiisto, instruisto kaj politikisto. Li estis unu el plej influaj gravuloj en la dana historio, ĉar lia filozofio starigis novan favoran formon de naciismo en la lasta duono de la 19-a jarcento. En lia pensado li emfazis la konon de la propra kulturo kaj de ties valoro, sen ŝovinismo. Tiele li lanĉis lernejojn, staĝejojn por plenkreskuloj, translanda reto de la popolaj altlernejoj. Li edziĝis trifoje, el kiuj laste kiam li estis jam 75-jaraĝa.
Grundtvig kaj liaj sekvantoj estis ege influaj en la formulado de moderna dana nacia konscio. Dum lia tempo, Danio estis implikita en luktoj kun Prusio, kiu degeneris en 1864 en militon en kiu Danio perdis. Grundtvig komprenis, ke la malforto de Danio estis antaŭ ĉio en la manko de socia kohezio. Ĝis la milito la dana gvidado baziĝis sur malgranda burĝa klaso kiu starigis naciisman politikon, dum etaj kaj mezgrandaj kamparanoj konsistigis la plimulton de la popolo. Post la perdo en la milito la reĝimo estis anstataŭigita per demokratio, kiu forte baziĝis sur la popola subteno de la kamparanoj. Tio postulis spirite kaj mense maturan kamparanklason kapablan trakti ŝtatadministradon. Grundtvig celis krei tian statuson per la movado de siaj popularaj lernejoj.