![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/14/Hungary_pecs_-_vasarely0.jpg/640px-Hungary_pecs_-_vasarely0.jpg&w=640&q=50)
Optika arto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Optika arto aŭ op art (mallongigo de la angla esprimo optical art, laŭvorte 'optika arto'), estas stilo de vida arto, ĉefe pentrarto, kiu faras uzadon de Optikaj iluzioj.[1] Kutime oni uzas en kritiko kaj historio de arto en multaj lingvoj la nomo en angla, nome op art, kvankam oftas ankaŭ referencoj al optika arto.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/14/Hungary_pecs_-_vasarely0.jpg/640px-Hungary_pecs_-_vasarely0.jpg)
![Daytime photo of sky, mountains, vegetation, a billboard, and, in the center of the image, poles with an orange circle in the center](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/42/Soto_Sphere.jpg/640px-Soto_Sphere.jpg)
La verkoj op art estas abstraktaj, kaj multaj el la plej konataj estis kreitaj en blanka kaj nigra koloroj. Ĝenerale, ili okazigas en la rigardanto la impreson de movo, de la ekzisto de kaŝitaj bildoj, de modeloj de briloj kaj vibrado, aŭ de ŝvelo kaj misformado. En la verkoj de optika arto la rigardanto partoprenas aktive movante sin por kapti la optikan efekton komplete, kaj pro tio videblas kombinoj aŭ ripetoj de formoj, figuroj aŭ modeloj; oni uzas ankaŭ simplajn geometriajn figurojn kiel ortanguloj, kvadratoj, trianguloj aŭ cirkloj.
Post la Dua Mondmilito aperis nova generacio de artistoj emaj al abstrakta arto. Ili okupiĝis ne nur por komuniki per siaj verkoj senton, sed ili ankaŭ postulis el la rigardanto aktivan partoprenon. En tiu epoko la arta centro jam estis definitive ne Parizo sed Novjorko.