Onopordo (Onopordum) estas plantgenro en la subfamilio de la Carduoideae ene de la plantfamilio de la Asteracoj (Asteraceae).

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Onopordo, Onopordum
Ordinara onopordo (Onopordum acanthium), ilustraĵo el Flora von Deutschland, Österreich und der Schweiz 1885 de Thomés
Ordinara onopordo (Onopordum acanthium), ilustraĵo el Flora von Deutschland, Österreich und der Schweiz 1885 de Thomés
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Subfamilio: Carduoideae
Genro: Onopordo Onopordum
Specio: Ordinara enotero Onopordum acanthium
Ordinara enotero Oenotera biennis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fermi

Nomo

La botanika nomo venas el la greka: ónos por azeno kaj porde por meteorismo. La planto kaǔzas intestajn gasojn ĉe azenoj, se tiuj manĝis ĝin.

Pro tio la onopordo estas ankaŭ nomata azenkardo.[1]

Priskribo

Onopordum-specioj estas dujara, herba planto, malofte ili estas plurjaraj. En la unua jaro ili formas rozedon. En la dua jaro la planto kreskas ĝis alteco de 0,5 ĝis 4 m kaj diametro de 1,5 m. La planto estas kovrata de maldensa kaj aranereta hararo. La plej ofte sentigaj folioj estas dentrandaj kaj palmataj, ondaj kaj dornaj. La larĝaj malalten subigantaj randoj formas ĉe la tigo dornohavajn flugilojn.

La tuta floraro estas larĝe disbranĉita. La kapitulformaj floraroj estas grandaj, globformaj kaj plurvicaj kaj ĉirkaǔitaj de dornaj involukrofolietoj. Ekzistas nur purpurruĝaj (malofte blankaj aǔ rozeaj) tubetfloroj. Ili formas kvin- aǔ kvareĝaj aĥenoj kun papuso.

Disdivido

La plej multaj specioj de Onopordo kreskas en la mediteraneaj landoj; ili hejmiĝas de la mediteranea regiono ĝis Nordafriko kaj Mezazio. En kelkaj landoj ili estas invadaj plantoj.

Sistematiko

Thumb
Onopordo (Onopordum acanthium)
Thumb
Sentiga onopordo (Onopordum acaulon)
Thumb
Onopordum cynarocephalum

Specioj

Ekzistas ĉ. 40 (25 ĝis 60) specioj en la genro de la Onopordoj (Onopordum) (elekto):

  • Ordinara onopordo (Onopordum acanthium L.)
  • Sentiga onopordo (Onopordum acaulon L.): Ĝi hejmiĝas en Hispanujo, Francujo, Maroko kaj Tunizio.
  • Onopordum alexandrinum BOISS.: Ĝi hejmiĝas en Egiptujo, sur la duoninsulo Sinajo, Jordanio, Israelo, en Sirio kaj Libano.
  • Onopordum anatolicum (BOISS.) EIG: Ĝi hejmiĝas en Turkujo.
  • Onopordum arenarium (Desf.) Pomel: Ĝi hejmiĝas en Maroko, Alĝerio, Tunizio kaj Libio.
  • Onopordum armenum GROSSH. (sin. Onopordum frickii TAMAMSCH.): Ĝi hejmiĝas en Armenujo kaj Turkujo.
  • Onopordum bracteatum Boiss. & Heldr.: Ĝi hejmiĝas en Kreto, en Egeo, Kipro kaj Turkio.
  • Onopordum candidum NÁBĚLEK: Ĝi hejmiĝas en Turkujo.
  • Onopordum caricum HUB.-MOR.: Ĝi hejmiĝas en Turkujo.
  • Onopordum caulescens D'URV.: Ĝi hejmiĝas en Malto, en la Egea regiono, en Greklando kaj Turkujo.
  • Onopordum cinereum GROSSH.: Ĝi hejmiĝas en Transkaǔkazio.
  • Onopordum corymbosum WILLK. (sin. Onopordum tauricum subsp. corymbosum (WILLK.) NYMAN, Onopordum humile LOSCOS): Ĝi nature kreskas en Hispanujo kaj Francujo.
  • Onopordum cynarocephalum BOISS. & BLANCHE: Ĝi venas el Israelo, Jordanio, Libano kaj Sirio.
  • Onopordum davisii RECH.F.: Ĝi kreskas en Turkujo.
  • Onopordum dissectum MURB.: Ĝi kreskas en Hispanujo kaj Maroko.
  • Onopordum heteracanthum C.A.MEY. (sin. Onopordum anisacanthum BOISS.): Ĝi hejmiĝas en Turkujo, Sirio, Libano, Israelo kaj Jordanio kaj en Transkaǔkazio.
  • Onopordum illyricum L.: Ĝi hejmiĝas en suda Eǔropo, kaj antaǔa Azio.
  • Onopordum jordanicola EIG: Ĝia hejmregiono estas Israelo kaj Jordanio.
  • Onopordum laconicum HELDR. & SART. EX ROUY: Ĝi hejmiĝas en Grekujo.
  • Onopordum leptolepis DC.
  • Onopordum macracanthum SCHOUSB.: Ĝi hejmiĝas en Portugalujo, Hispanujo, sur la Balearoj, en Maroko, Alĝerio kaj sur Sardinio.
  • Onopordum majorii BEAUVERD: Ĝi hejmiĝas en la Egea regiono kaj sur Kreto.
  • Onopordum messeniacum HALÁCSY: Ĝia hejmregiono estas Grekujo.
  • Onopordum micropterumPAU (sin. Onopordum nogalesii SVENT.): Ĝi kreskas origine en Hispanujo kaj sur Fuerteventura.
  • Onopordum nervosum Boiss.: Ĝi hejmiĝas en Portugalujo kaj Hispanujo.
  • Onopordum prjachinii TAMAMSCH.: Ĝi venas el meza Azio.
  • Onopordum sarrafii C.C.TOWNSEND: Ĝi venas el Irako.[2]
  • Onopordum seravschanicum TAMAMSCH.: Ĝia hejmregiono estas Mezazio.
  • Onopordum sirsangense RECH.F.: Ĝi venas el Turkujo.
  • Turka Onopordo (Onopordum tauricum WILLD., sin. Onopordum argolicum BOISS.): Ĝi venas el Sudeǔropo, Sudorienteǔropo kaj Turkujo.
  • Onopordum turcicum DANIN: Ĝi hejmiĝas en Turkujo.

Hibridoj

  • Onopordum ×brevicaule GONZ.SIERRA, PÉREZ MORALES, PENAS & RIVAS MART. (= Onopordum acanthium × Onopordum acaulon)
  • Onopordum ×erectum GONZ.SIERRA, PÉREZ MORALES, PENAS & RIVAS MART. (= Onopordum corymbosum × Onopordum nervosum subsp. castellanum)
  • Onopordum ×macronervosum Gonz.Sierra, Pérez Morales, Penas & Rivas Mart. (= Onopordum macrocanthum × Onopordum nervosum)
  • Onopordum ×onubense GONZ.SIERRA, PÉREZ MORALES, PENAS & RIVAS MART. (= Onopordum dissectum × Onopordum macrocanthum)
  • Onopordum ×spinosissimum GONZ.SIERRA, PÉREZ MORALES, PENAS & RIVAS MART. (= Onopordum acanthium × Onopordum illyricum)

Uzado

La floraro de la planto povas esti uzata kiel artiŝoko.[3]

Fontoj

  • David J. Keil: Onopordum. En: BibISBN 0195305639 paĝo 87, rete .
  • Werner Greuter: Compositae (pro parte majore): Onopordum. En: Werner Greuter, Eckhard von Raab-Straube (Eld.): Compositae. Euro+Med Plantbase – the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity. Berlin 2006–2009, online.
  • Christina Flann (Hrsg.): Global Compositae Checklist: Onopordum.[rompita ligilo] elŝutita 09/27/12

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.