komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Olsberg | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Argovio | ||||
Distrikto | Rheinfelden | ||||
Koordinatoj | 47° 31′ 25″ N 7° 47′ 5″ O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 363 | ||||
Areo | 4,68 km² | ||||
Alteco | 377 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 4305 | ||||
Komunumkodo | 4257 | ||||
Olsberg estas komunumo en la distrikto Rheinfelden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 363 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
La vilaĝo Olsberg situas en la valo de la rivereto Violenbach, kiu estas la kantonlimo kaj dividas ĝin en sudokcidentan parton, kiu apartenas al la komunumo Arisdorf en Kantono Bazelo Kampara, kaj nordorientan parton, kiu formas la argovian komunumon, pri kiu temas ĉi-tiu artikolo.
La komunumo Olsberg limas en nordo al distriktĉefurbo Rheinfelden, en oriento al Magden, en sudo al Giebenach (Kantono Bazelo Kampara), en sudokcidento al Arisdorf (Kantono Bazelo Kampara), kaj en okcidento al Kaiseraugst.
La komunumo Olsberg estas konektita al la publika trafikreto per poŝtaŭtolinio de Magden al Giebenach.
En la najbara komunumo Arisdorf ekzistas aliro al la nacia aŭtoŝoseo A2 de Bazelo al Lucerno.
La unua dokumenta mencio de Olsberg datiĝas el la jaro 1236 kiel Olsperg. En mezepoko ĝis la konkero fare de francaj trupoj en la jaro 1897 Olsberg nordoriente de la rivereto Violenbach apartenis al la aŭstria-habsburga senjorujo Rheinfelden. Post mallonga franca regado, ĝi kun la tuta Frick-Valo fariĝis en 1802 parto de la Helveta Respubliko kaj en 1803 de la nova Kantono Argovio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.