From Wikipedia, the free encyclopedia
Olimpiaj ludoj de Zappas (en greka: Ζάππειες Ολυμπιάδες), simple nomitaj Olimpiaj (en greka: Ολύμπια, Olympia) tiame, estis serio de atletaj eventoj okazintaj en Ateno, Grekio, en 1859, 1870, kaj 1875 sponsore de la greka negocisto Evangelis Zappas.[1] Tiuj ludoj estis unu el la unuaj klopodoj revivigi la antikvajn Olimpiajn ludojn en la moderna epoko. Ilia sukceso havigis inspiron[2] por William Penny Brookes en Anglio, kies ludoj funkciis ekde 1850, kaj por la serio de la Internacia Olimpika Komitato el 1896.
La kontribuo de Zappas en tiu procezo ludis gravan rolon: ne nur la ludoj estis gastigitaj je lia propra iniciato, sed li ankaŭ havigis la financon por la preparado de la ludoj, same kiel por la konstruado de multa necesa infrastrukturo, inklude la restaŭradon de la antikva Tut-Atena Stadiono, kiu gastigis la ludojn de 1870 kaj 1875. Tiu sama stadiono gastigis ankaŭ la ludojn de la unua Olimpiko en 1896,[3] de la Inter-Olimpiko en 1906, kaj de la finalo de arkopafado kaj maratono en Somera Olimpiko de 2004 de Ateno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.