Oleo (genro)
plantogenro el la familio de la oleacoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La oleo [2] (Olea) [3] estas genro de ĉirkaŭ 40 specioj el la familio de la oleacoj, hejma en la mezvarmaj kaj tropikaj regionoj de suda Eŭropo, Afriko, suda Azio kaj Aŭstralazio. Estas ĉiamverdaj arboj kaj arbedoj, kun etaj, kontraŭstarantaj folioj. La frukto estas drupo. La folioj de la genro oleo enhavas triĥosklereidojn.
Oleo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Ĉirkaŭ 40. Vidu tekston. | ||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||
Enaimon Raf. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Por la homoj, la plej grava specio estas la olivujo (Olea europaea), indiĝena en la Mediteranea regiono. O. paniculata estas pli granda arbo, ekhavanta altecon de 15-18 m en la arbaroj de Kvinslando, kaj produktanta malmolan kaj rezistantan lignon. La ankoraŭ pli malmola ligno de O. laurifolia, vegetanta en Kvazulu-Natalo, estas grava en Sud-Afriko. Oleo-specioj estas utiligataj kiel nutraĵplantoj de la larvoj de kelkaj papiliospecioj kiaj Gymnoscelis rufifasciata.