loĝloko en Krimeo From Wikipedia, the free encyclopedia
Oktaberskojo[1] (ruse Октябрьское, ukraine Октябрське, krime-tatare Büyük Onlar; antaŭ la jaro 1945 nomata Bujuk-Onlar) estas urbotipa loĝloko de Krasnogvardejska distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. Oktaberskojo situas en la centra stepa parto de la Krimea duoninsulo 25 kilometrojn sude de la regiona centro (Krasnogvardejsko) kaj 43 kilometrojn norde de Simferopolo. Oktaberskojo havas la statuson de urbotipa loĝloko ekde la jaro 1957.
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Oktaberskojo ruse Октябрьское ukraine Октябрське krime-tatare Büyük Onlar | |||
Apartenas al: | Krasnogvardejska distrikto, Oktjabrska komunumo | ||
Koordinatoj: | 45° 17′ N, 34° 8′ O (mapo)45.29138888888934.125555555556 | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~80 m | ||
Loĝantaro: | 10500 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 97060 | ||
Telefonkodo: | +380-6556 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Antaŭa nomo: | Bujuk-Onlar (antaŭ 1945). | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
En la loĝloko estas fervoja stacio "Elevatornaja" kaj busa stacio. Tra la loĝloko pasas la fervoj- kaj aŭtovojo Simferopolo-Ĥarkovo. La loĝantaro estas ĉirkaŭ 10,5 miloj da homoj.
En la loĝloko estas kelkaj negrandaj industriaj entreprenoj (ĉefe rilataj al la nutra industrio, i.a. Oktaberskoja vinfarejo); krome, en la loĝloko estas 3 mezlernejoj, hospitalo, kulturdomo, kinejo, 2 bibliotekoj, muziklernejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.