From Wikipedia, the free encyclopedia
La oksalidacoj[2] (latine Oxalidaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo oksalidaloj (Oxalidales). Ĝi enhavas 6 ĝis 8 genrojn kaj ĉirkaŭ 600 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas oksalido[2].
Oksalidacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Oxalis acetosella | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
oksalido Oxalis L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La plimulto de la specioj kreskas en la tropiko aŭ subtropiko, ilia folio estas karakterize - triope, kvarope - kunmetita. Ili ne havas stipulojn. la folieroj moviĝas depende de la lumo, okaze de lummanko, la folieroj kunfermiĝas kaj subenkliniĝas. La aktinomorfaj folioj estas kvinrondaj kaj kvinmembraj po rondoj. La stigmoj staras libere, la stamenoj en du rondoj.
La en kvinĉambreta ovario havas meze koloneton. La frukto estas kapsuloaŭ bero kun multaj grajnoj. Ka kapsulo malfermiĝas stelforme, ĉar la kapsuleroj ne defalas. La tigo de la planton entenas kristalojn de kalcia oksalato pro kio ili havas acidetan guston.
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (1 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
La junaj folioj kaj tigoj manĝeblas en salato au (mallonge) kuirita. Ankaŭ la radiko manĝeblas, ĝi havas guston de terpomo. Ne manĝu tro grandkvante pro la okzala acido.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.