plurlatero de ok lateroj From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, oklatero estas plurlatero kun 8 lateroj.
Regula oklatero | |
Simbolo de Schläfli | {8} t{4} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Verticoj | 8 |
Lateroj | 8 |
Geometria simetria grupo | Duedra simetrio (D8) |
Areo | (t estas la latera longo) |
Ena angulo | 135° |
Regula oklatero estas oklatero kiu estas regula plurlatero.
Ĉe konveksa regula oklatero ĉiuj lateroj estas egalaj kaj ĉiuj enaj anguloj estas 135°. Ĝia simbolo de Schläfli estas {8}.
Nekonveksa regula oklatero estas 8-latera stelo, stelooklatero. Ĝia simbolo de Schläfli estas {8/3}.
Neregulaj oklateroj | ||
Konveksa | Nekonveksa | Nekonveksa sinkrucanta (kompleksa) |
Regula oklatero estas konstruebla kun cirkelo kaj liniilo. Unu el variantoj konstrui ĝin estas jena:
La areo de regula oklatero de flanka longo a estas
La lasta formulo estas pruvata per konsidero de kvadrato, kiu estas konstruita plilongigo de du paroj de paralelaj lateroj de la oklatero. Tiam inter la kvadrato kaj la oklatero aperas kvar 45-45-90 trianguloj. Se meti la triangulojn kune tiel ke la ortoj estas kune rezultiĝas la pli malgranda kvadrato, latero de kiu estas egala al latero de la oklatero. Areo de la unua kvadrato estas S2, areo de la dua kvadrato estas t2, areo de la fonta oklatero estas diferenco inter areoj de la kvadratoj.
La senpintigita kvadrata kahelaro havas 2 oklaterajn edrojn ĉirkaŭ ĉiu vertico. |
La senpintigita kubo havas 6 oklaterajn edrojn. |
La senpintigita kubokedro havas 6 oklaterajn edrojn. |
La oklatera prismo havas du oklaterajn edrojn. |
La oklatera kontraŭprismo havas du oklaterajn edrojn. |
La vertica figuro de la unuforma pluredro granda durombo-dudek-dekduedro estas enhavita en neregula stelooklatero, kun kvar lateroj tra ĝia centro. |
En multaj partoj de la mondo, halta signo havas formon de regula oklatero. |
elektra butono de formo de regula oklatero |
Ujo por salo de formo de regula oklatero |
Skatolo de formo de neregula oklatero |
Korbo de formo de neregula oklatero |
Ombrelo de formo de regula oklatero |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.