![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f5/Octahedron.png/640px-Octahedron.png&w=640&q=50)
Okedro
pluredro kun 8 edroj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Okedro estas pluredro kun 8 edroj. La regula okedro estas platona solido komponita el de 8 egallateraj trianguloj. En ĉiu vertico kuniĝas 4 edroj.
Okedro | |
Plia nomo | Triangula kontraŭprismo |
![]() | |
![]() | |
Klaku por rigardi turnantan bildon | |
Speco | Regula pluredro Trianguledra pluredro |
Vertica figuro | 3.3.3.3 |
Bildo de vertico | ![]() |
Bildo de reto | ![]() |
Simbolo de Wythoff | 4 | 2 3 |
Simbolo de Schläfli | {3,4} kaj |
Figuro de Coxeter-Dynkin | ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
Indeksoj | U05 C17 W2 |
Simbolo de Bowers | Oct |
Verticoj | 6 |
Lateroj | 12 |
Edroj | 8 |
Edroj detale | 8{3} |
χ | 2 |
Geometria simetria grupo | Oh |
Duedra angulo | arccos(-1/3) ~= 109,47122° |
Duala | Kubo |
Bildo de duala | ![]() |
La okedra geometria simetria grupo estas Oh de ordo 48. Subgrupoj de ĉi tiu grupo estas D3d (ordo 12), la geometria simetria grupo de triangula kontraŭprismo; D4h (ordo 16), la geometria simetria grupo de kvadrata dupiramido; Td (ordo 24), la geometria simetria grupo de rektigita kvaredro. Ĉi tiuj simetrioj povas esti emfazitaj per malsamaj dekoracioj de la edroj.
Ĝi estas tri-dimensia kruca hiperpluredro. Ĝi estas ankaŭ triangula kontraŭprismo.
La regula okedro havas 6 verticojn kaj 12 randojn, ĉi tio estas la minimumo inter diversaj okedro; neregulaj okedroj povas havi 12 verticojn kaj 18 randojn.[1]
Estas kvar grava specoj de okedroj kun duedra simetrio:
- Seslatera prismo: 6 kvadratoj, 2 seslateroj
- Seplatera piramido: 7 trianguloj, 1 seplatero
- Kvarlatera dupiramido: 8 trianguloj, kutime izocelaj, en ĉi tiun specon trafas la regula okedro se la trianguloj estas egallateraj.
- Kvarlatera trapezoedro - 8 deltoidoj
La vorto okedro estas malofte uzata en ĉi tiu ĝenerala senco ĉar ĉi tiuj pluredroj ne havas gravajn komunajn propraĵoj.