Okcidentnila viruso
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Okcidentnila viruso (angle: West Nile virus, WNV; arabe: فيروس غرب النيل) estas unu el la kontraŭgenaj serotipoj de virusoj el la familio Flaviviredoj, kiuj estas kaŭzo de Japana encefalito (JE). Ĝi troviĝas kaj en tropikaj kaj en moderklimataj regionoj kaj ĉefe infektas birdojn, sed ankaŭ homojn, ĉevalojn, hundojn, katojn, vespertojn, tamiasojn, mefitojn, sciurojn, hejmajn kuniklojn, krokodilojn[1] kaj aligatorojn.[2] La ĉefa vojo de homa infekto estas tra piko de infektita kulo. Proksimume 80 % el la infektoj en homoj de okcidentnila viruso estas sen simptomoj[3].