From Wikipedia, the free encyclopedia
La Okcidenta grebo (Aechmophorus occidentalis[1]) estas specio de la familio de akvobirdoj nome Podicipedoj aŭ greboj.
Okcidenta grebo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Okcidenta grebo | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aechmophorus occidentalis (Lawrence, 1858) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Teritorioj: salmoroze, reprodukta areo; blue, vintrejaj areoj; vinecruĝe, la tutan jaron | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Oni priskribis fosiliojn de Okcidenta grebo el fina Pleistoceno de SOk Nordameriko kiel distinga specio,[2] sed poste ĝi estis klasita kiel paleosubspecio Aechmophorus occidentalis lucasi.[3] Pli ĵusa studaro trovis ke ili falis en la variado nune konata ĉe nuntempaj birdoj.[4][5]
La Okcidenta grebo estas la plej granda grebo de Nordameriko. Ĝi estas 55–75 cm longa, pezas 795-2000 g kaj havas 79–102 cm tra la flugiloj.[6][7][8] Ĝi estas blankanigra, kun longa, svelta, kvazaŭ de cigno kolo kaj ruĝaj okuloj. Estas forta kontrasto inter la tre nigraj krono kaj malantaŭa kolo kontraŭ la tre blankaj vango, gorĝareo kaj antaŭa kolo. Ĝi estas facile konfuzata kun la Klarka grebo, kiu kunhavas similajn karakterojn, korpograndon, kutimaron kaj habitaton, kaj eĉ oni scias, ke ili hibridiĝas.
La Okcidenta grebo havas rektan bekon kun verdecflava koloro male al la Klarka grebo, kiu havas iom suprenturnan, brile oranĝecflavan bekon. La Okcidenta grebo havas nigron ĉirkaŭ la okuloj, dum la Klarka grebo havas blankon ĉirkaŭ la okuloj. Ĉe ambaŭ specioj la masklo havas pli longan kaj akran bekon ol tiu de la ino, kio iĝas distinga karaktero.[9] Ĉiuj specioj de greboj montras la modelon de lobecaj kruroj. Aspra haŭtaĵo ĉirkaŭas ĉiun fingron separate, havigante pli da areo por efika naĝado. Tiu formo pliigas la povon peliĝi per frapo kaj malpliigas bremsadon kiam la birdo rekuperiĝas.[10] Skeletaj mezuroj el ambaŭ specioj, kunaveraĝe, montris je ĝenerale la Okcidenta grebo estas pli granda ol la Klarka grebo.[11] Ambaŭ specioj diferencas ankaŭ pro siaj avertaj alvokoj. La Okcidenta grebo elsendas alvokon kiu inkludas du distingajn notojn “krii-krii”, dum tiu de la la Klarka grebo konsistas el ununura noto “kriiit”, pli trenita.[12] Krome la lanugaj idoj de la Okcidenta grebo estas grizaj, dum tiuj de la Klarka estas blankaj.
Okcidentaj greboj nestumas en kolonioj de cento en grandaj internaj lagoj, foje uzante marbordajn marĉojn, en okcidenta Nordameriko. La Okcidenta grebo partoprenas en pariĝada memmontrado konata kiel partnernutrado. Tio okazas regule inter pariĝinta paro dum la periodo antaŭ eloviĝo. Ĉe tiu specio partnernutrado ŝajne oftiĝas antaŭ la ovodemetado kaj rezultas en masklo havigante grandajn kvantojn de manĝo al la petanta ino.[13] Paroj ankaŭ engaĝiĝas en spektakla memmontrado, reciproke frapante pugon kaj "kurante" sur la akvosurfaco kun flanko flanke, farante laŭtan plaŭdadan sonon per siaj piedoj. Tiu memmontrado estas farata ne nur de pariĝintaj paroj, sed povas esti farata ankaŭ de du maskloj konkurence por ino same kiel ino kun du maskloj. Tamen oni sugestis, ke la "kurada" ceremonio estas farata por pli ol ununura celo.
La tipa ovokvanto por la Okcidenta grebo estas inter 2 kaj 4 ovoj por sezono. Ili estas kutime palbluecblankaj kaj makuliĝas ĉeneste al makulecbruna.[13][14] La lanugaj idoj de la Okcidenta grebo montras uniforme grizan dorson, blankan ventron kun malhela makulo en frunto. Tio diferencas en la Klarka grebo kies junuloj estas preskaŭ tute blankaj. Idoj de ambaŭ specioj havas areon de haŭto en la krono kiu ŝanĝas koloron el oranĝa al skarlata se la ido bezonas manĝon aŭ estas stresa.[5] Maskloj tendencas ĉasi kaj nutri la idojn pli ofte ol la inoj, tamen ili kaptas nur unu fiŝon dum ĉiu plonĝo.[11] Elnestiĝo okazas tuj horojn post la lasta ido eloviĝas. La duonfrumaturaj idoj veturas sur la dorso de unu el la gepatroj dum kelkaj semajnoj, kio nomiĝas dorsozorgado kaj ambaŭ gepatroj partoprenas en la agado. Dum la unuaj du semajnoj post eloviĝo la idoj estas komplete kamuflaj ĉe la patraj dorsoplumoj kaj progrese iĝos pli videblaj. La idoj restos ĉe siaj gepatroj kiam videblas predantoj aŭ dum manĝado.[15]
Nordaj birdoj migras okcidenten al marborda oceano vintre; birdoj de sudokcidento kaj Meksiko povas esti loĝantoj la tutan jaron.
Tiu specio, kiel ĉe plej greboj, manĝas dieton konsistan ĉefe el fiŝoj (karpoj kaj haringoj). Ili manĝas ankaŭ moluskojn, krustulojn, krabojn, insektojn, vermojn kaj salamandrojn.[14] Manĝoteknikoj komponiĝas el nombro de piedelpelitaj plonĝoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.