Montaro en okcidenta Meksiko From Wikipedia, the free encyclopedia
Okcidenta Patrinmontaro aŭ Okcidenta Sierra Madre aŭ tute en hispana Sierra Madre Occidental, estas montara sistemo en okcidenta Meksiko. La teritorio etendas el sudo de la bordo inter Sonoro kaj Arizono sudorienten tra orienta Sonoro, okcidenta Ĉiuaŭo, Sinaloo, Durango, Zakateko, Najarito, Ĥalisko, Agvaskaljento al Gvanaĥŭato, kie ĝi kuniĝas al Suda Patrinmontaro kaj al Sierra Nevada (Transversa Vulkana Akso) de centra Meksiko. Tiuj montoĉenoj estas ĝenerale konsiderataj kiel parto de multe pli granda Amerika kordilero. Sierra Madre signifas en la hispana Patrina teritorio, Patrina montoteritorio aŭ Patrina montoĉeno. La plej alta punkto estas probable Cerro Mohinora en Tarahumara-Montaro, situa je koordinatoj 25° 57′ N 107° 03′ U (mapo).
Okcidenta Patrinmontaro | |||
---|---|---|---|
hispane Sierra Madre Occidental | |||
montara sistemo | |||
Plej alta supro | Cerro Mohinora (3 308 m) | ||
Situo | Okcidenta Meksiko, Arizono (Usono) | ||
Geografia situo | 26° 45′ N, 108° 3′ U (mapo)26.745724-108.05786 | ||
| |||
La situo de Okcidenta Patrinmontaro en la okcidento de Meksiko | |||
Okcidenta Patrinmontaro en la proksimeco de Barranca del Cobre | |||
La okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj, parto de la natura areo de la madreaj pinaroj-kverkaroj, troviĝas je altitudoj inter 1 500 kaj 3 000 m tra la montaro [1]. Tiu ekoregiono estas sciata por sia alta biodiverseco kaj granda nombro de endemiaj specioj. La Sonora-Dezerto situas en la nordokcidentaj montetaj piedoj de la montaro inter 1 000 kaj 2 000 metroj [2]. La Ĉiuaŭa Dezerto troviĝas nordoriente kaj oriente, la centr-altebenaĵaj kserofitaroj kaj centra-meksikaj kserofitaroj al sudoriento, kaj la sinaloaj sekaj arbaroj al okcidento kaj sudokcidento.
La montaro gastigas plurajn indiĝenajn popolojn parlante jut-aztekan lingvaron, inkluzive la tarahumara'n en la centra parto de la montaro, la akaŝeojn, kaj la huiĉolojn en la suda parto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.