Okcidenta Kalimantano
provinco en Indonezio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Okcidenta Kalimantano (indonezie Kalimantan Barat, enlande foje mallongigata "Kalbar") estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 147 307 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Borneo. Laŭ stato de la jaro 2011 Okcidenta Kalimantano havis 4 395 983 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 30 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 2 urboj, 12 distriktoj, 175 subdistriktoj kaj 1 777 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Pontianak. Alia grava urbo estas Singkavang.