From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭ la helena mitologio, Okaleo aŭ Okalejo (el la greka Ὠκάλεια) estis filino de Mantineo kiu ediziniĝis al Abaso, reĝo de Argolando[1]. Ŝi estis la patrino de la ĝemeloj Akrisio kaj Preto, eternaj malamikoj eĉ antaŭ sia naskiĝo kaj postaj regantoj de kelkaj urboj en la argolanda valo. Kelkaj minoritataj verioj aldonas plian filon,Lirko, kaj filinon nomiĝintan Idomeno.
Multaj verkistoj, tamen, asertas ke la nomo de la edzino de Abaso estis Aglajo, kvankam temas pri la sama rolulino[2]. La mitologiistoj sugestas ke Okaleo eble estis kromnomo de Aglajo, kiu aludis la beotian urbon Okaleon, sufiĉe proksima al Mantineo, do ĝi estus logike laŭ la eponima nomigado. Tiu setlejo iĝis poste fama, ĉar Heraklo loĝis tie kelkan tempon[3] kaj ĉar ĝia loĝantaro partoprenis la trojan militon[4].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.