From Wikipedia, the free encyclopedia
La rojo Ohmbach estas ĉirkaŭ 16,6 km longa, orografie maldekstra flankrivero de la rivereto Glans en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Ohmbach | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Rejnlando-Palatinato, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 16,6 km [1] |
Fluo | |
Fonto | nordokcidente de Langenbach |
- Alteco super marnivelo | 403 m [2] |
Enfluejo | okcidente de Gries en la rivero Glan |
- Alteco | 224 m [2] |
Geografio | |
Trairataj komunumoj | Langenbach, Herschweiler-Pettersheim, Ohmbach, Brücken, Gries, Schönenberg-Kübelberg, Bruchmühlbach-Miesau |
Trairataj lagoj | baraĵlago Ohmbachsee |
La rojor Ohmbach fontas sudokcidente de Nordpalatinata Montarlando kaj ĉirkaŭ 1,5 km nordokcidente de Langenbach sur alteco de 403 m super marnivelo. De ĉi-tie la rojo fluas sudorirnten. Ĝi ŝanĝas sian direkton inter nordoriento kaj sudo.
Sur sia vojo al sudoriento la rojo pasas la komunumojn Langenbach, Herschweiler-Pettersheim, Ohmbach kaj Brücken. Ĝi atingas la marĉan malaltaĵon Landstuhler Bruch kaj aldone nutras la 1500 m longan kaj ĝis 250 m larĝan lagon Ohmbachsee inter Schönenberg-Kübelberg kaj Gries. Post la lago la Ohmbach turnas sin nordorienten por enflui post ĉirkaŭ 1,5 km oriente de Gries sur alteco de 224 m super marnivelo de dekstre en la riveron Glan.
Sur sia 16,6 km longa vojo la rojo superas altofiferencon de 179 m, kiu egalas al meza dekliveco de 10,8 ‰. La Ohmbach deakvigas 37,868 km² trans Glan, Nahe kaj Rejno al la Norda Maro.
La Ohmbach havas multajn mallongajn alfluantojn. La plej grava el ili estas kun longeco de 3,6 km la Krottelbach, kies akvokolekta areo estas 4,723 km².
Sekvas liston de la flankriverojn de la fonto al la enfluejo. Indikita estas la orografia situo de la enfluejo[2], la longeco[1], la grandeco de la akvokolekta areo[1], la alteco de la enfluejo [2] kaj la Germana Akveja Kodo[1].
nomo | Lage | longeco [km] | akvokolekta areo [km²] | alteco de la enfluejo [m sper mn.] | DGKZ |
---|---|---|---|---|---|
rojo el la arbaro „Pestwald“ | dekstres | 1,8 | 2,507 | 299 | 2546182 |
Schlangenbach | maldekstre | 1,2 | 1,239 | 277 | 25461832 |
Geilbach | dekstre | 1,1 | 0,909 | 270 | 25461834 |
Ehrsbach | dekstre | 0,6 | 0,703 | 269 | 25461836 |
Krottelbach | dekstre | 3,6 | 4,723 | 268 | 2546184 |
Kirschengrund | maldekstre | 1,0 | 0,788 | 268 | 25461852 |
Weitersbach | dekstre | 1,7 | 2,077 | 253 | 2546186 |
Habachgraben | maldekstre | 1,3 | 2,138 | 247 | 2546188 |
La Ohmbach apartenas al la fajnmineralriĉaj, karbonataj mezmontaraj rojoj. Ĝi havas akvostrukturkvaliton kiu estas plejparte forte ĝis komplete ŝanĝita. La akvokvalito en ĝia supra parto ĝis Herschweiler estas malmulte, en la meza parto ĝis la baraĵlago meze kaj en la malsupra parto kritike ŝarĝita (stato 2005).[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.