satelito de Urano From Wikipedia, the free encyclopedia
Ofelio estas la dua plej interna satelito de Urano.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ofelio. |
Ofelio | |
Natura satelito de Urano (VII) | |
astronomia simbolo | |
Kordelio (malsupre) kaj Ofelio
(supre, en cirklo kun numero 1986U8), paŝtist-satelitoj de la ringo epsilono'' | |
natura satelito de Urano • Paŝtist-satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Urano VII[1] |
Aliaj nomoj | S/1986 U 8 |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Ofelio (Shakespeare) vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Richard J. Terrile[1] |
Dato de malkovro | 20-a de januaro 1986[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 53 764 km[2] |
Discentreco | 0,00992[2] |
Klinangulo | 0,1036°[2] rilate al la urana ekvatoro |
Periodo | 0,3764 tago[2] |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
54 × 38 × 38 km 42 km[2] averaĝe |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
5,3 × 1016 kg 1,3 × 103 kg/m3 hipoteze 0,007 m/s2 ~ 18 m/s |
Rotacia periodo | Verŝajne kaptita |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 64 K |
Albedo Geometria albedo |
0,07 0,07 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 22,8 |
Ĝi estis malkovrita de Richard J. Terrile sur kliŝaĵoj[3] farita la 20-an de januaro 1986 de la kosmosondilo Voyager 2 kaj, oka satelito de Urano malkovrita en 1986, ricevis la maldaŭran nomon S/1986 U 8.
Oni ne plu revidis ĝin ĝis 2003, kiam la kosmoteleskopo Hubble permesis retrovi ĝin.
Laŭ tradicio kiu volas, ke la uranaj lunoj ricevu nomojn de roluloj de William Shakespeare aŭ de Alexander Pope, Ofelio ricevis en 1988[4] la nomon (angle: Ophelia) de la filino de Polonius kaj fianĉino de Hamleto, de William Shakespeare.
Ofelio estas ekstera paŝtist-satelito de la urana ringo epsilono.
Ĝia orbito estas pli malalta ol la sinkrona orbito: kun orbita periodo de 0,376 tagoj kiam la rotacia periodo de Urano estas 0,71833 tagoj; ĝia turno ĉirkaŭ Urano estas pli rapida ol urana rotacio. Tia orbito estas nestabila, kaj la tajda forto malrapide bremsas Ofelion, ĝis faligi ĝin sur Uranon, aŭ pli verŝajne, diserigi ĝin en novan ringon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.