From Wikipedia, the free encyclopedia
Ocumare del Tuy estas urbego kaj universitata urbo en subŝtato Miranda en norda Venezuelo.
Ocumare del Tuy | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1209 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 150 000 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 7′ N, 66° 47′ U (mapo)10.113611111111-66.781388888889 [+] | ||
Alto | 150 m [+] | ||
| |||
Ocumare del Tuy situas en norda Venezuelo sur ebenaĵo. Cúa troviĝas 13, Santa Teresa del Tuy 17, Baruta 37, Petare 41, Karakaso 45, Turmero 79, Valencio (Venezuelo) 135, Barcelono (Venezuelo) 227, Barquisimeto 279, Coro (Venezuelo) 347, Maturín 396, Bolívar (urbo) 418, Guayana (urbo) 493, Cabimas 513, Marakajbo 536, San Cristóbal (Venezuelo) 654 km.
Ocumare del Tuy estis fondita en 1597, pli frue indiĝenoj vivis en tiu loko. En 1693 la paroĥo ekfunkciis. Dum la kolonia erao oni fondis bienojn pri kakaoj. En 1775 estis granda kontrabando de kakaoj en la areo. Ocumare del Tuy havis en 1810 jam 4692 loĝantojn. Estis multe da sklavoj, sed ankaŭ elmigrintoj el Hispanio. En 1814 dum la sendependa milito pli ol 300 homoj estis mortigitaj tie. La urbo estis ĉefurbo de Miranda inter 1904 kaj 1928. En 2010 la ĉefa preĝejo ricevis la titolon malgranda baziliko.
En Ocumare del Tuy oni okupiĝas ĉefe pri agrikulturo (kakaoj, kafoj, sukerkanoj) kaj bredado de porkoj, brutoj.
Ocumare del Tuy estas konata por varma kaj sunbrila vetero. La averaĝa temperaturo estas de 18 ĝis 28 °C, sed kun relative malalta humideco.
La unusola ĉefvojo kuras al Charallave, simplaj vojoj al Cúa kaj Santa Teresa del Tuy.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.