ĉirkaŭfluo de marakvo pro gradientoj de temperaturo kaj enhavo de saloj From Wikipedia, the free encyclopedia
La oceana transportbendo aŭ termohalina cirkulado, estas procezo en kiu akvo estas transportata inter la diversaj oceanoj. La transportbendo kaŭzas kelkajn el la diferencoj en la akvopropraĵoj de la oceanoj.
Estas kutime komenci la maran transportilon en la Golfa Marfluo. La varma, sala fluo moviĝas norden laŭ la orienta marbordo de Nordameriko. Pro la intensa malvarmiĝo en la polusa regiono kaj la fakto, ke la akvofluo estas relative densa [1], ĝi sinkas al la fundo de Atlantiko kaj moviĝas suden [2]. Alidirekte, al la antarkta regiono kuniĝas fluo de tre malvarma akvo, kiu subakviĝis pro intensa malvarmiĝo en la Suda Oceano. Same, profunda akvo supreniĝas en la norda Hinda Oceano kaj la norda Pacifika Oceano.
Komence de la transportbendo, la akvo estas relative malvarma kaj tial ebligas la transportadon de solvita oksigeno en pli alta koncentriĝo. Dank' al ĉi tiu fenomeno estas oksigeno ĉe ĉiu profundo en la oceano. Interalie, la transportbendo kolektas nutraĵojn, kiuj estas rompataj de marvivaro dum konsumado de oksigeno. Kiam la profunda akvo supreniĝas, tiam ili estas riĉaj je nutraĵoj kaj allogas multajn marvivarojn en la areon. Ĉi tiu fenomeno ebligas grandajn areojn de primara produktiveco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.