komunumo en Turingio, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Oberhof estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schmalkalden-Meiningen de la federacia lando Turingio. La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 1674 loĝantojn. La areo situas en la geografia regiono Turingia Arbaro.
Tiu ĉi artikolo tems pri la urbo Oberhof en Turingio. Pri la svisa loĝloko vidu la paĝon Oberhof AG, pri aliaj uzoj la liston Oberhof (apartigilo). |
Oberhof | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Schmalkalden-Meiningen | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 036842 | |||||
Poŝtkodo | 98559 | |||||
Aŭtomobila kodo | SM | |||||
Oficiala Municipokodo | 16066047 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Thomas Schulz | |||||
Partio de komunumestro | Freie Wähler | |||||
Adreso de la administrejo | Zellaer Straße 10 98559 Oberhof | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 1592 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 42′ N, 10° 44′ O (mapo)50.70527777777810.725833333333 | |||||
Alto super la marnivelo | 810 - 836 m | |||||
Areo | 23,47 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.stadt-oberhof.de/ | |||||
Oberhof estis fondita en 1641 restonte vilaĝeto ĝis la malfrua 19-a jarcento kiam ĝi estis ligita al la fervoja linio de inter Erfurto kaj Ritschenhausen; sekve skiantoj kaj aliaj turistoj malkovris la lokon.
De la fruaj 1900-aj jaroj pluen, Oberhof iĝis centro por vintraj sportoj, kun kuŝsledo, nordia skiado kaj skisaltado okazanta en la regule ĝisdatigitaj sportinstalaĵoj de la urbo. En la lastaj jaroj la urbo ankaŭ apogis la konstruadon de lift-ekipitaj alp-skiadaj deklivoj kaj de duatlonostadiono laŭ internaciaj konkurs-normoj. Tiel ĝiaj trakoj por bobsledo, kuŝsledo kaj skelettrako pretas por mondaj kaj eŭropaj ĉampionadoj.
En aŭgusto 2009 malfermiĝis la unua skitunelo de Germanujo kie oni povas skikuradi dum la tuta jaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.