From Wikipedia, the free encyclopedia
Nusi Somogyi [nuŝi ŝomodji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somogyi Nusi estis hungara aktoro, operetkantisto, subreto, primadono. Ŝia nobela antaŭnomo estis hollósi [holoŝi], ŝia plena nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Somogyi Anna Irén.
Nusi Somogyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Somogyi Anna Irén |
Naskiĝo | la 3-an de marto 1896 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 8-an de oktobro 1963 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 610-273 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Nusi Somogyi naskiĝis la 3-an de marto 1884 (laŭ aliaj informoj la naskiĝjaro 1896 estas erara) en Budapeŝto, ŝi mortis la 8-an de oktobro 1963 en Budapeŝto.
Nusi Somogyi lernis komence en kalvinana, poste en aktora lernejo. Ŝi debutis kiel aktoro en Kecskemét en 1907, poste ŝi estis dancisto en kabaredo de Sándor Rott jam en Budapeŝto. En 1910 ŝi aliĝis al trupo de Jenő Krémer en Szeged. Ŝi iĝis sukcesa operetkantisto kaj subreto en la ĉefurbo en trupo de László Beöthy. En la sekvaj jaroj ŝi apartenis ekzemple al Népopera (1916, 1926), Operetoteatro (Budapeŝto) (1931, 1946, 1954), Teatro Magyar (1935), Teatro Madách (1941). Ŝi pensiuliĝis en 1960. Ŝi edziniĝis en 1929, poste ŝi eksedziniĝis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.