Nubarbaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nubarbaro, ankaŭ nomata nebularbaro, ĝenerale estas tropika aŭ subtropika ĉiamverda montara humida arbaro, karakterizata de persista, ripete aŭ sezone malalt-nivela nuba kovraĵo, kutime je kanopea nivelo. Nubarbaroj ofte prezentas abundecon de muskoj kiuj kovras grundon kaj vegetaĵaron; en tia okazo oni ankaŭ parolas pri muskarbaro. Muskaj arbaroj kutime disvolviĝas sur la eĝoj de montaroj, kie humideco enkondukita de alkroĉiĝantaj nuboj estas pli facile kaptata [1].