Novkonservativismo
politika movado / From Wikipedia, the free encyclopedia
Novkonservativismo (neoconservative en la angla, mallonge neocon) estas politika movado kiu aperis en Usono dum la 1960-aj jaroj. Ĝiaj adeptoj influis notinde la politikon de George W Bush por la invado de Irako en 2003[1]. Gravaj novkonservativuloj en la administracio de George W. Bush estis Paul Wolfowitz, Elliott Abrams, Richard Perle kaj Paul Bremer.
Novkonservativismo | |||||
---|---|---|---|---|---|
politika ideologio | |||||
Ekstera politiko de Usono • konservativismo | |||||
| |||||
Michael Harrington, social-demokrato, uzis la anglan vorton neoconservative en 1973 en la magazino Dissent[2]. Frua novkonservativulo, kiun oni konsideras esti la fondinto de tiu ideologio, estas Irving Kristol la patro de William Kristol, eksa trockiisto, fondito de la pensfabriko Project for the new american Century. Alia ideologo de tiu movado estis Norman Podhoretz, redaktoro de la revuo Commentary de 1960 ĝis 1965.
En 1982 Norman Podhoretz nomiĝis novkonservativulo en artikolo de la revuo New York Times Magazine (la dimanĉa eldono de la New York Times) titolita The Neoconservative Anguish over Reagan's Foreign Policy.
La novkonservativa influo evidentiĝis ĉe la doktrino de Reagan kontraŭ komunismo kaj Sovetio, sed apogiĝis per la doktrino de Bush.
Ties plej gravaj revuoj estas Commentary[3][4], magazino fondita de la American Jewish Committee (Usonjuda Komitato) kaj The Weekly Standard. Ekzistas ankaŭ kelkaj pensfabrikoj, kiel American Enterprise Institute (AEI), la Heritage Foundation, JINSA (Jewish Institute for National Security Affairs) kaj la Project for the New American Century (PNAC).