Novij Mir
From Wikipedia, the free encyclopedia
Novij Mir (ruse «Новый Мир», Nova Mondo) estas monata literatura periodaĵo, eldonita en Moskvo. Ĝi estis fondita en 1925 kiel eldonaĵo de la Verkista Asocio de la Sovetunio. Dum la sekvaj jardekoj aperis en ĝi verkoj de gvidaj sovetiaj verkistoj, sed – pro la netaŭgaj politikaj vidpunktoj – oni cenzuris multajn aŭ malpermesis pluajn publikigojn.
Novij Mir | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
revuo ![]() | |||||
Komenco | 1925 vd | ||||
Sidejo | Moskvo | ||||
Adreso | 127006, Москва, Малый Путинковский переулок, д. 1/2 | ||||
Agareo |
literatura revuo | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Dum la liberala redaktoreco (1958–70) de Aleksandr Tvardovskij, la Novij Mir aperigis unuafoje la noveleton de Aleksandr Solĵenicin Unu tago de Ivan Djenjisoviĉ (1962). La cenzurado de la periodaĵo dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj grave apogis la kreskon de la soveta samizdata literaturo
La Novij Mir ankaŭ hodiaŭ publikigas krom la literaturaĵoj ankaŭ literaturajn kritikojn, komentojn pri la samepoka rusa literaturo kaj – fojfoje – eĉ intern- kaj eksternpolitikajn analizojn.