Jen listo de okazaĵoj en novembro 2016:
- 1-a de novembro
- 2-a de novembro
- 3-a de novembro
- Laŭ la pritakso de UN almenaŭ 239 migrintoj dronis pro ŝipopereo apud la marbordo de Libio.
- 4-a de novembro
- Tri usonaj armeanoj pereis okaze de pafinterŝanĝo kun jordaniaj armeanoj apud la flughaveno de Reĝo Faisal, proksime al Al-Jafr, Jordanio. Unu jordania armeano estas vundita.
- 5-a de novembro
- Pli ol dek mil homoj protestas en Seulo. Ili postulas la rezignon de prezidentino Park Geun-hye, pro ŝiaj ligoj al Choi-soon Sil, arestita la 3an de novembro kaj akuzita pri fraŭdo kaj misuzo de la potenco.
- 6-a de novembro
- 7-a de novembro
- 8-a de novembro
- En Barato dumnokte malvalidiĝis ĉiuj monbiletoj valoraj pli ol 100 rupioj (1,35 €, respektive 1,47 US$), presitaj antaŭ 2005. La sekvan tagon multaj bankoj restis fermitaj: la registaro volas instigi la landan ekonomion al kontroleblaj bankaj ĝiroj.
- 9-a de novembro
- 10-a de novembro
- Multaj protestoj kontraŭ-Trump daŭras en Usono kaj aliaj landoj tra la mondo.
- 11-a de novembro
- Almenaŭ 13 homoj pereis pro incendio en vestaĵo-manufakturo en Nov-Delhio, Barato.
- 12-a de novembro
- 13-a de novembro
- 14-a de novembro
- 15-a de novembro
- La mondaj vendoj de obligacioj daŭras meze de necerteco pri Donald Trump, dum la akcimerkato plu kreskas.
- 17-a de novembro
- Almenaŭ 73 mortoj en Caphiridzange, Mozambiko, pro la eksplodo de naftuja kamiono.
- 20-a de novembro
- 22-a de novembro
- 24-a de novembro
- Pli ol 70 mortoj pro katastrofo en konstruata elektrocentralo en Fengĉengo, provinco Ĝjangŝio, Ĉinio.
- 25-a de novembro
- 29-a de novembro
- Aviadilo de la kompanio LaMia, flugo 2933 falis en Kolombio. Mortis 71 personoj ĉefe el la brazila futbalteamo "Associação Chapecoense de Futebol".