urbo en Egiptio From Wikipedia, the free encyclopedia
La «Nova egipta ĉefurbo» (arabe العاصمة الإدارية الجديدة, al-ʿāṣima al-ʾidārīya al-gadīda), foje nomata Wedian ou Al-Masa[1], estas nova urbego konstruita depost 2016, kun la celo ke ĝi iĝu la nova ĉefurbo de Egipto. La konstruejo situas ĉirkaŭ 45 km oriente de Kairo, en plena dezerto. La projekto estas planita por gastigi ĉirkaŭ 6,5 milionojn da loĝantoj, disigitaj en 21 loĝkvartaloj, dum periodo de ĉirkaŭ 20 jaroj[2].
Nova egipta ĉefurbo | |||
---|---|---|---|
New Administrative Capital (en) urbo projekto vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 2′ N, 31° 46′ O (mapo)30.027531.765 [+] | ||
Areo | 687,97 km² (68 797 ha) [+] | ||
Horzono | Norma Horzono de Egiptio [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo New Administrative Capital [+] | |||
La projekto, antaŭvidita ekde la jaroj 1970 estis vere lanĉita kun la alveno al la povo de prezidento Abdel Fattah al-Sissi. Kaŭzante ioman entuziasmon en Egiptio, la projekto renkontis ankaŭ kritikojn, ĉefe rilate al la financado, sed ankaŭ rilate al la infrastrukturo kiu ne multe zorgas pri publika transportado krom planita linio liganta la nunan ĉefurbon Kairo al la nova administra ĉefurbo[3]
La urbo ankoraŭ ne havas oficialan nomon. La projekto, nomita en la angla "Future City" dum sia prezento, estas referencata ankaŭ per la akronimo NAC, por "New Administrative Capital". Ĝiaj kritikantoj ironie nomas ĝin "Madinat Sissi" (en la araba) aŭ "Sissi-City" (en la angla) aŭ "Urbo Sissi", por substreki ĝian faraonan karakteron.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.