Nové Město (Karviná)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nové Město estas urboparto de urbo Karviná en Ĉeĥio fondita en la jaro 1946 fare de tiama prezidanto de registaro Klement Gottwald. Vivas ĉi tie 12 531 loĝantoj (2021).
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nové Město |
Nové Město | |
germane Neustadt | |
urba parto | |
Urba domo de kulturo | |
Oficiala nomo: Nové Město | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Karviná |
Administra municipo | Karviná |
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio |
Parto de | Teŝinio |
Baseno | Ostrava baseno |
Domoj | 867 2009 |
Situo | Nové Město |
- koordinatoj | 49° 51′ 58″ N 18° 32′ 26″ O (mapo) |
Katastro | 9,59 km² (959 ha) Karviná-město |
Loĝantaro | 12 531 (2021) |
Denseco | 1 306,67 loĝ./km² |
Fondo | 1946 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 735 06 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() | |
Meze de Nové Město kondukas unu el la plej komercaj stratoj, avenuo Osvobození. Proksimume meze de tiu ĉi avenuo en apuda plej granda karvina placo situas konstruaĵo de kultura domo kun parketo kaj monumento de liberigintoj. La avenuo tranĉas du placojn, placon Budovatelů kaj placon Osvobození, kaj nerekte ĝi ligas al strato Svatováclavská en la historia centro. En la jaro 1953 estis en Nové Město trafikigita tramvojo kuniganta la kvartalon kun la historia centro Fryštát kaj ĉefa stacidomo en Karviná. En la jaro 1961 ĝi estis nuligita kaj anstataŭigita per aŭtobusoj. En la orienta parto de Nové Město situas fervoja stacidomo Karviná - město el la jaro 1898, antaŭe stacidomo Fryštát, hodiaŭ ĝi servas nur por ŝarĝtransporto kaj eksterordinaraj veturoj de vaportrajnoj.